Ĝendarmo el Saint-Tropez
Aspekto
Ĝendarmo el Saint-Tropez | |
---|---|
jen bildigo de la ĝendarmo ĉe garaĝa pordo | |
filmo | |
Originala titolo | Le Gendarme de Saint-Tropez |
Produktadlando | Francio |
Originala lingvo | franca |
Kina aperdato | 1964 |
Daŭro | 89 minutoj |
Ĝenro | komedia filmo |
Kameraado | Marc Fossard |
Reĝisoro(j) | Jean Girault |
Produktisto(j) | Gérard Beytout • René Pignières |
Scenaro | Richard Balducci • Jean Girault • Jacques Vilfrid |
Filmita en | Saint-Tropez • Belvédère |
Loko de rakonto | Saint-Tropez |
Muziko de | Raymond Lefèvre |
Ĉefrolantoj | Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj |
IMDb | |
Ĝendarmo el Saint-Tropez (france Le Gendarme de Saint-Tropez) estas franca filmo reĝisorita de Jean Girault, aperinta en 1964 kaj originale filmita en la franca lingvo. Temis pri la unua el ses konataj filmoj, el kiuj sekvis Ĝendarmo en Novjorko, Ĝendarmo geedziĝas, Ĝendarmo en emeriteco, Ĝendarmo kaj eksterteranoj kaj Ĝendarmo kaj ĝendarminoj. En tiuj ĉi filmoj rolis Louis de Funes, Michel Galabru kaj multaj aliaj konataj francaj aktoroj.
Rilate sian ĝenron, ĉiuj ses filmoj rigardeblas kiel komedia filmo kaj ĉiuj lokiĝas en Saint-Tropez, fama somerrestadeja havenurbo borde de la Mediteranea Maro en la regiono Bordo Lazura aŭ Franca Riviero.
La filmo havas entutan daŭron de 89 minutoj.