Ĝeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝeto
Ĝeto por piedirantoj

Ĝeto (el la franca: jetée, ĵetita) estas marhavena konstruaĵo, speco de moleo, kiu bordas la ŝipan akvovojon al kaj el haveno por ŝirmi ĝin kontraŭ maraj ondoj.

Ĝetoj helpas ankaŭ aliron de ŝipoj por ŝarĝado aŭ povas esti promenejo. Kontraste al ĝetoj, pieroj aŭ marpontoj (tradicie por albordiĝo de ŝipoj, nuntempe precipe promenejoj de la marbordo kelkdek metrojn direkte al la maro) staras sur palisoj kaj ne estas signifa obstaklo por maraj ondoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]