Ĝubajl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝubajl
urbego
Administrado
Poŝtkodo 31961
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 378 949  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 0′ N, 49° 40′ O (mapo)2749.666666666667Koordinatoj: 27° 0′ N, 49° 40′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Ĝubajl (Sauda Arabio)
Ĝubajl (Sauda Arabio)
DEC
Ĝubajl
Ĝubajl
Situo de Ĝubajl

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jubail [+]
vdr
Larĝa foto pri la kolegia biblioteko en Ĝubajl

Ĝubajl, arabe الجبيل estas marhaveno kaj urbego en Sauda Arabio, en Regiono Ŝarkija. Ĝi estas la plej granda industria urbo de Proksima Oriento kaj la kvara plej granda petrolkemia firmao de la mondo.

Industria parto en Ĝubajl
Haveno de Ĝubajl

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝubajl situas en orienta parto de la lando sur la marborda ebenaĵo laŭ la Persa Golfo. Katif troviĝas 64, Dammam 96, Ĥubar 104, Rijado 490, Medino 1331, Mekao 1360, Ĝido 1444 km [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Ruino de malnova preĝejo ĉe Ĝubajl
Vojo en Ĝubajl

Ĝubajl estis fondita inter la 18-a kaj 19-a jarcentoj kiel malgranda fiŝkaptista vilaĝo. En tiu loko ekde 1933 geologoj komencis esplori petrolojn. En 1975 la registaro indikis Ĝubajl-on kiel lokon por nova industria grandurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loĝantoj de Ĝubajl laboras en la naftoindustrio. Oni okupiĝas en ĉiuj branĉoj de petrolindustrio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝubajl havas 2 aŭtoŝoseojn, fervojan ligon al la menciita Dammam, 2 havenojn (por komerco kaj industrio). La flughaveno - kiu estas la plej granda en la mondo - estas komuna kun la najbaraj urbegoj, sed estas loka flughaveno, kiun la armeo profitas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ĝubajl havas dezertan klimaton. Tre malofte pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]