Ĥepri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥepri
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
xpr
r
iC2
Kulto
Centro de kulto Heliopolo
Familio
Patrino Nut
Gefratoj Atumo, Reo
simbolo lotuso
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Khepri
vdr

Ĥepri estas la egipta dio de la Suno, memkreita, simbolo de la eterna vivo; estis la bildo de konstanta transformado de la ekzisto en la egipta mitologio. Li estis reprezentita kiel verda skarabo puŝante la sundiskon tra la ĉielo. Ankaŭ kiel homo skarabokapa kiu, kelkfoje, portis la vas-sceptron [okulo de Horuso] kaj ansa kruco. Li estas la dio de la tagiĝo, Reo de la mateno kaj de la nokto Ĥnum, konsiderataj fratoj. Ili tri simbolis la transformiĝon kiun la vivaj estuloj spertas ekde naskiĝo ĝis morto, inkluzive de ilia renaskiĝo se la ekzamenoj estus trapasataj en la Duato[1][2].

Ĥepri sin kreis ĉiumatene, denove renaskiĝante kiel Suno, tial li estis asociita al Atum. Kiel simbolo de la eterna vivo, li estis la Suno de la mateno, manifestiĝo de la dio Reo. Laŭ la Piramidaj tekstoj la Tero estis kraĉaĵo de la dio Ĥepri. Lia ĉefa adorejo troviĝis en Iunu (Heliopolo), proksime de Kairo.

La skarabo, uzata en funebraj ritoj, estis unu el la plej popularaj amuletoj de la Antikva Egiptio.

La argentina verkisto Manuel Mujica Láinez publikigis historian romanon El escarabajo (La skarabo, 1982), pri egipta ringo montranta skarabon kio estas rakontisto de la historioj de ĝiaj posedintoj ekde reĝino Nefertari ĝis nordamerika milionulino, tra unu el la murdintoj de Julio CezaroMikelanĝelo inter aliaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wilkinson, Richard H.. (2003) The Complete Gods and Goddesses of Ancient Egypt. Thames & Hudson. ISBN 0-500-05120-8. angle
  2. Hart, George. (2005) The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses. angle