Ĵazfestivalo internacia de Saalfelden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵazfestivalo internacia de Saalfelden
muzikfestivalo
Komenco 1978 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Ĵazfestivalo internacia de Saalfelden (germane: Internationales Jazzfestival Saalfelden) estas renomita muzikfestivalo kun fokuso sur ĵazo, kiu ĉiujare okazas je la fino de aŭgusto en Saalfelden, Aŭstrio.[1] La unua eldono estis en la jaro 1978-a. Ekde 2016 ekzistas ankaŭ pli malgranda, tri tagojn daŭranta festivalo Drei Tage Jazz kiu ĝueblas en la monato januaro.

Programo de la unua festivalo en 1978

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondite sub la titolo Drei Tage Jazz la festivalo premieron sian havis en majo 1978: tiam ludis i.a. Irène Schweizer, Leroy Jenkins, Cecil Taylor, Clifford Thornton kaj Vienna Art Orchestra. Unue la koncertoj faritis sur herbejo ĉe la tiama gastejo Ranch.[2]

Jam unu jaron poste la koncertaro ŝanĝitis ampleksece kiu translokigitis en tendaron kun fokuso sur novigemaj projektoj.[3] Dum tri tagoj en la ĉefa tendo la festivalo donis ene de 16 koncertoj interesan superrigardon pri aktualaj muzikmodoj. Aldonitis la flanka serio Short Cuts, kiun gastigis ekde 2002 La NEXUS-kulturdomo. Krom tiutempa ĵazo ankaŭ nova improvizota muziko kaj elektronika muziko ĉiam ĉeestis.

Plurfoje la festivalo pro financaj kialoj minacitis de fermo: kaj en 1989 kaj en 2005 ĝi pro tio tute ne okazis. Cetere, la subteno morala fare de la politikistoj (ekz. de urbestro Walter Schwaiger) neniam ĉesis. Poste ekresponsis la societo Verein Zentrum für Zeitgenössische Musik kune kun la Porturisma ligo de Saalfelden (ĉi-lasta ekonomie gvidadas) sub finance tre plibonigitaj kondiĉoj kun subvencioj fare de la lando Salcburgio kaj eĉ vienaj instancoj. La kadroprogramo plilarĝiĝis kaj la ekonomia saniĝo feliĉe eblis.Okaze de la jubilea-eldono de 2019 venis dum kvin tagoj sume 25 miloj da spektantoj: tiam okazis ne malpli ol 80 koncertoj, el kiuj 60 estis kun eniro senpaga.[4]

Dum la lastaj jaorj aŭstraj muzikistoj havis la eblecon - ĉiam dum la malfermokoncerto - prezenti orientigdonante novajn pogtramojn, ekz. en la 2016-a jaro Lukas Kranzelbinder kun sia porjekto Shake Stew.[5]

Hodiaŭ la saalfelden-a festivalo rangas inter la plej gravaj okazigadoj por ĵazmuziko en tuta Aŭstrio. Kelkaj asertas ke ĝi plue estas unuaranga kultura reklamilo por la kultura varieco de Salcburgio.[6]

Lokoj festivalaj[redakti | redakti fonton]

La aŭstra kanceliero federacia Christian Kern kun artistoj en 2017, malferminte la festivalon

Post 2006 la festivalo forlasis la antaŭan tendaron en la kvartalo Ramseiden (proksime de kazerno) kaj venis urbocentren: koncertoj okazas en la kongrescentro Congress Saalfelden (ĉefa sceno; kun rektaj disaŭdigoj eksteren por pliaj aŭskultemuloj), ĉe NEXUS-kulturdomo (Short Cuts), sur la Urbodomoplaco, apud Kastelo Ritzen, en la distrikta tribunalo, en librobindejo kaj la Urboparko (tie senpage); aliaj libere alireblaj koncertoj faratas en la montaro (ekz. ĉe Steinalm).

Diskaraj informoj[redakti | redakti fonton]

Elliott Sharp´s Carbon (Elliott Sharp, Zeena Parkins, Bobby Previte) en Saalfelden en 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 2020, pro la kronviruso, la festivalo tamen ne okazis, kp. "Coronavirus: Auch Jazzfestival Saalfelden abgesagt", ĉe Kurier, 18.4.2020
  2. Jubilea sceno Die Ranch
  3. "Tausende Besucher beim 40. Jazzfestival Saalfelden erwartet", ĉe: Tiroler Tageszeitung. 4.7.2019
  4. "Jazzfestival: Deutliches Besucherplus", ĉe: ORF
  5. Jazzfestival Saalfelden (Jazzzeitung)
  6. ... das kulturelle Aushängeschild der Region Salzburg, hat den Boden für Kunst und Kultur der unterschiedlichsten Richtungen geebnet., Jazzfestival Saalfelden (mama-thresl.com)

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Internationales Jazzfestival Saalfelden en la germana Vikipedio.