Nigrastria kampilorinko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrastria kampilorinko
Nigrastria kampilorinko
Nigrastria kampilorinko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Trogloditedoj Troglodytidae
Genro: Campylorhynchus
Specio: C. fasciatus
Campylorhynchus fasciatus
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrastria kampilorinkoNigrastria troglodito (Campylorhynchus fasciatus) estas malgranda birdo de la familio de Trogloditedoj en Ameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pli malgranda birdo 19 cm longa kiu estas nekonfuzebla kun alia troglodito en sia teritorio. Plenkreskulo havas grizan kronon kun nigraj makuletoj. Ŝultroj, dorso kaj pugo estas grizaj nigrece kun blankaj kontrastaj makuletoj kiuj iĝas linioj en suba dorso, tiele ke aspektas kvazaŭ etaj kukoloj; la griznigra kaj blanka striado nomigas la specion. Kiel ĉe aliaj trogloditedoj, ili havas ankaŭ striitajn flugilojn kaj voston. Tamen la grizeca superokula strio kaj la malhela traokula ne estas tiom evidentaj kiom ĉe aliaj membroj de la genro. La mentono kaj la brusto estas blankecaj, la ventro iom pli flaveca ege markitaj de cirklaj griznigraj makuletoj kiuj iĝas strioj ventre kaj flanke. La beko estas longa kaj maldika. La supra makzelo estas malhelgriza aŭ malhelbruna, la malsupra makzelo grizeca. La iriso estas brunruĝa al helbruna. La gamboj estas malhelbrunaj al flavecaj.

Junuloj estas similaj. Tamen la markoj de la subaj partoj estas malpli nombraj kaj malklaraj. La korno estas pli malhela. La iriso estas grizardeza.

La kanto estas serio de mallongaj stridaj kaj raŭkaj notoj, kiun kantas la paro ĉu solece ĉu ene de grupo.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Temas pri bruema kaj memmontrema birdo maltimida. Oni trovas ilin en bandoj kiuj ŝajnas familiaj grupoj grandigitaj. Ili serĉas manxgon en arbustoj, surgrunde aŭ eĉ sur la tegmentoj de kaj kabanoj kaj farmoj. Ili eniras interne de konstruaĵoj por preni insektojn el araneretoj. Ili manĝas ĉefe insektojn sed ankaŭ vegetalan materialon: semoj kaj fruktoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas tipa de la genro Campylorhynchus, tio estas kun kupolo kaj flanka enirejo. Ili konstruas la neston el herberoj kaj kovras ĝin per plumoj kaj kotono. Ili uzas diversan varion de arboj, kaktoj kaj eĉ jam uzitajn nestojn kaj eĉ foje en subtegmentoj. La sezono de reproduktado etendas el majo al aŭgusto. La ino demetas 3 al 4 ovojn. La kovado daŭras ĉirkaŭ 17 tagoj. La paro foje ĝuas helpon de parencoj, tiel ke oni formas klanecajn familiojn. Maskloj restas en tiaj grupoj, sed inoj foriras al aliaj grupoj. La birdoj ripozas komune en nestoj kie oni ne reproduktas.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropisa birdo troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj, kaj subtropikaj aŭ tropikaj arbustejoj de altitudo. Ili loĝas en diversaj vivejoj kaj aridaj kaj duonaridaj. Ili preferas dornajn arbustejojn, sed ankaŭ ĉe homaj vivmedioj, kiaj herbopaŝtejoj, ĝardenoj, ĉirkaŭ farmoj, fruktoĝardenoj ktp. Pli ofte ĉe valoj ol ĉe maldensaj vivejoj dise en pli altaj altitudoj. La teritorio estas el marnivelo ĝis 1500 m, rare 2500. En Ekvadoro ili estas en tropikaj humidaj arbaroj , kaj zonoj de grandaj arbustoj. Tiu troglodito okupas limigitan areon de Sudameriko, ĉe la marbordo de centra kaj suda Ekvadoro kaj norda Peruo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]