Blua mokbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua mokbirdo

Blua mokbirdo
Blua mokbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mimedoj Mimidae
Genro: Melanotis
Specio: M. caerulescens'
Melanotis caerulescens
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blua mokbirdo (Melanotis caerulescens) estas specio de birdo de la familio de Mimedoj kiu troviĝas kiel endemia en Meksiko, sed ĝi estis iam kiel vaganto en suda Usono. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de montaro, kaj tre degraditaj eksarbaroj.

La Blua mokbirdo estas uniforme blua en dorso, vosto, flugiloj, kapo kaj ventro. Tiu koloro estas rezulto de plumostrukturo pli ol de pigmento, kaj pro tio ili povas aspekti grizaj en ombro. Ĉiukaze la blua koloro estas ĉefa karaktero de la specio, de kie devenas la nomo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie caerulescens signifas “blua” aŭ pli precize “ĉielblua”. Ĝi havas nigran "maskon" ĉirkaŭ la ruĝecabrunaj okuloj. Ĝi havas tre longan, iom graditan voston kaj malhelbluajn striojn en la brusto. La beko estas longa, maldika kaj iom kurba, kaj la gamboj kaj piedoj estas nigraj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]