Vijay Iyer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vijay Iyer
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1971 (1971-10-26) (52-jaraĝa)
en Roĉestro
Loĝloko Harlemo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato YaleUniversitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Fairport High School
Infano 1
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • pianisto • diskografa artisto • universitata instruisto • muzikologo
TTT
Retejo https://vijay-iyer.com/
vdr

Vijay Iyer (naskiĝis la 26-an de oktobro 1971 en Roĉestro, Novjorkio) estas usona ĵazpianisto kaj komponisto. Liaj ludo kaj komponaĵoj montras influojn de barata muziko.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

La filo de barataj enmigrintoj jam en la aĝo de tri jaroj ricevis violonludajn lecionojn klasikajn, transiris tamen baldaŭ al piano. Post kiam li unue studis fizikon, li poste studis muzikon ĉe la Universitato de Kalifornio je Berkeley. En 1998 li doktoriĝis per la tezo Microstructures of Feel, Macrostructures of Sound: Embodied Cognition in West African and African-American Musics. Dum la studo li muzikis kun Steve Coleman, George Lewis, David Wessel, Miya Masaoka, Liberty Ellman, Imani Uzuri, Elliot Humberto Kavee kaj Aaron Stewart.

Apartan muzikistan rilaton li flegis kun saksofonisto Rudresh Mahanthappa, kun kiu li konatiĝis en 1995 per Steve Coleman:

Rudresh kaj mi apartenis al la unua generacio de barataj usonanoj. Ni ambaŭ frue estis pelataj de identecoserĉo. Kiuj ni vere estas, aŭ almenaŭ ideon pri tio, ni eksciis per la muziko.[1] Vijay Iyer

Ekde 1998 Iyer vivas en Novjorko. Kun la Vijay Iyer Quartet li koncertis je festivaloj en Nordameriko, Eŭropo, Azio kaj Aŭstralio. Krom tio li surdiskigis kun Five Elements de Steve Coleman, Note Factory de Roscoe Mitchell, Golden Quartet de Wadada Leo Smith, Burnt Sugarde Greg Tate kaj Blue Ark de Amiri Baraka kaj muzikis kun muzikistoj Cecil Taylor, Graham Haynes, Butch Morris, Dead Prez, Ronald Shannon Jackson, Gerry Hemingway, T. Sankaran, Okkyung Lee, Kevin Ellington Mingus kaj Will Power. Lian muzikalbumon Historicity Down Beat kaj JazzTimes distingis kiel „albumo de la jaro“. Kun sia ensemblo li ricevis en 2010 la premion ECHO Jazz kiel plej bona tutmonda ensemblo por la albumo Historicity.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Memorophilia, 1995
  • Architextures, 1998
  • Your Life Flashes, 2002
  • Blood Sutra, 2003
  • In What Language? 2004 (kun Mike Ladd)
  • Simulated Progress, 2005
  • Historicity, 2008
  • Solo, 2010
  • Tirtha (ACT, 2010)
  • Accelerando, 2012

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Intervjuo kun Vijay Iyer en Christian Broecking: Jeder Ton eine Rettungsstation, Verbrecher, Berlin 2007, ISBN 978-3-935843-85-0

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]