Ivie Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivie Anderson
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1905 (1905-07-10)
en Gilroy
Morto 28-an de decembro 1949 (1949-12-28) (44-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo astmo
Tombo Angelus-Rosedale Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Jefferson High School • Gilroy High School
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

Iva „Ivie“ Anderson (naskiĝis la 10-an de julio 1905 je Gilroy en Kalifornio kiel Iva Smith; mortis la 27-an de decembro 1949 en Los-Anĝeleso) estis usona kantistino de ĵazo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante infano ŝi ricevis kantinstruon en monaĥolernejo kaj studis pli malfrue kantadon en Vaŝingtono. En 1922 ŝi estis malkovrita; post tio Anderson prezentis en diversaj kaliforniaj noktoklubejoj, ankaŭ en vodevilo-spektakloj, kun kiuj ŝi vojaĝis, i.a. kun Mamie Smith. Ĝis 1930 ŝi vojaĝis kun diversaj bandoj tra Usono kaj Aŭstralio, gastis en la noktoklubejoj nome Cotton Club de Novjorko kaj Los-Anĝeleso samkiel en Hotelo Mark Hopkins je San-Francisko, kie ŝi estis la unua kantistino nigrula, kiu prezentis kun bando blankula, nome tiu de Anson Weeks.

Ĝis februaro de 1931 ŝi muzikis kun pianisto Earl Hines, kiu tenis dungitecon en la spektaklo de Grand Terace Cafe en Ĉikago. Laŭ ties konsilo Duke Ellington dungis ŝin; jaron poste ekestis la unuaj sonregistraĵoj kun ties bando. En la Orkestro Duke Ellington Ivie Anderson restis ekde 1931 ĝis 1942 kaj ŝi partoprenis ties vizitojn de Eŭropo en 1933 kaj 1939. Ŝi interpretis famajn pecoj de Ellington, ekzemple „In a Mellowtone“ kaj „It Don't Mean a Thing (If It Ain't Got That Swing)“ (1932), „Troubles Waters“ (1934), „Kissin’ My Baby Goodnight“ (1936) aŭ „Rocks In My Bed“ kaj „I Got It Bad (and That Ain't Good“ (1941). „Stormy Weather“ ŝi kantis kaj dum la vojaĝo tra eŭropo en London Palladium kaj ankaŭ en filmo, kiu faris la kanton ĵaza normkanto. Per „All God's Chillun Got Rhythm“ ŝi eldonis unuan sondiskon je propra nomo. En 1937 ŝi kunverkis en la filmo de fratoj Marx A Day At The Races. Sian lastan gravan prezentadon kun Orkestro Duke Ellington ŝi havis en Los-Angeleso en la muzikalo Jump for Joy.

Post separiĝo de Ellington (ŝi rezignis sian karieron pro astmo) Ivie Anderson malfermis la restoracion Chicken Shack en Los-Anĝeleso, prezentis nur malofte en Kalifornio kaj Meksikurbo kaj evoluis dumpase de la tempo al kantistino sen ĵaza stampado. En 1946 ankoraŭ ekestis sonregistraĵoj por diskeldonejo Black & White kun orkestro estrata de Wilbert Barranco („I Thought You Ought to Know“).

Ellington pli malfrue diris pri ŝi: „Pri Ivie ankoraŭ estas parolata, kaj ĉiuj kantistinoj, kiujn ni havis ekde tiam, komence devis disiĝi disde la imago de Ivie Anderson“.[1]

Pluaj famaj titoloj[redakti | redakti fonton]

  • Love Is Like a Cigarette
  • When my Sugar Walks Down the Street
  • Oh Babe, Maybe Someday
  • The Chococlate Shake
  • Stormy Weather

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America - Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern, 1992. ISBN 3-85445-075-3

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citita laŭ W. Friedwald, p. 80.