Tataupa tinamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tataupa tinamo
Tataupa tinamo, en Piraju, Sanpaŭlio, Brazilo
Tataupa tinamo, en Piraju, Sanpaŭlio, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Kriptureloj Crypturellus
Specio: C. tataupa
Crypturellus tataupa
(Temminck, 1815)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

C. t. tataupa (Temminck, 1815)[2]
C. t. inops (Bangs & Noble), 1918)[2]
C. t. peruvianus (Cory, 1915)[2]
C. t. lepidotus (Swainson, 1837)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Tataupa tinamo (Crypturellus tataupa) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj komune troviĝanta en seka arbaro en subtropikaj kaj tropikaj regionoj de sudorienta Sudameriko.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Crypturellus estas formata el la grekaj vortoj κρυπτός (kriptós), "kovrita" aŭ "kaŝita", οὐρά (urá), "vosto", kaj -ellus, latina diminutiva sufikso. La genronomo Crypturellus entute signifus "malgranda kaŝvostulo".[4] La specinomo tataupa originis el la latiniga vorto por toponimo kio kongruigas la sciencan latinlingvan nomon kun la komuna nomo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[5]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

La Tataupa tinamo havas kvar subspeciojn kiuj estas la jenaj:

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Tataupa tinamo estas proksimume 25 cm longa. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj, kun malhelbruna krono, palgriza gorĝo. Ĝi havas pli malhelan grizon ĉe kapoflankoj, kolo, kaj brusto, kun sablokolora ventro. Ties beko kaj kruroj estas purpurruĝaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Tataupa tinamo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el tiom multaj kiom el ĝis 4 diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem, kutime 2–3 semajnoj. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[5]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Tataupa tinamo preferas sekajn arbarojn ĝis 1,400 m de altitudo. Ĝi povas troviĝi ankaŭ en humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj degraditaj iamaj arbaraj habitatoj.[7] Tiu specio estas indiĝena de nordorienta Brazilo, orienta Bolivio, norda Argentino, Paragvajo kaj okcidenta Peruo en Sudameriko.[3] Ĝi estis vidata ankaŭ en plej suda Ekvadoro.[6]

Konservado[redakti | redakti fonton]

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[6] kun loĝa teritorio de 4,900,000 km2.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brands, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Brands, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Clements, J (2007)
  4. Gotch, A. F. (1995)
  5. 5,0 5,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  6. 6,0 6,1 6,2 BirdLife International (2012). Crypturellus tataupaInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  7. 7,0 7,1 BirdLife International (2008)(a)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita la 09 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Crypturellus tataupa". Project: The Taxonomicon. Konsultita laFeb 09 2009.
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Gotch, A. F. (1995) [1979]. "Tinamous". Latin Names Explained. A Guide to the Scientific Classifications of Reptiles, Birds & Mammals. New York, NY: Facts on File. p. 183. ISBN 0-8160-3377-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]