Cabo Machichaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vaporŝipo Cabo Machichaco dum brulego en la haveno de Santandero.

Cabo Machichaco [kabo maĉiĉako] estis vaporŝipo konstruita en 1882 en Newcastle (nordorienta Anglio). En 1885 la ŝipkompanio Compañía Ybarra aĉetis kaj uzis ĝin por marborda ŝiptrafiko inter Bilbao kaj Sevilo (Hispanio). La unua haveno vizitita de la ŝipo estis la haveno de Santandero. Ĝi estas grava parto de la historio de la urbo Santandero kaj Hispanio ĉar la 3-an de novembro 1893 ĝi bruege eksplodis ĉe la loka haveno. En la katastrofo 590 homoj mortis kaj 525 estis vunditaj.

[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]