Odora latiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Odora latiro
Grapolo de bonodoraj latirfloroj
Grapolo de bonodoraj latirfloroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Magnoliofitoj Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Genro: Latiro Lathyrus
Specio: L. odoratus
Lathyrus odoratus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Odora latiro (Lathyrus odoratus) estas florplanto en la genro de Latiro (Lathyrus) en la fabaco-familio (guŝoj), kiu endemias en Sicilio, suda Italio kaj la Egea Maro.[1]

Ĝi estas unujara grimpplanto, kiu kreskas al alteco de 1-2 metroj, kie taŭga apogilo haveblas. La folioj estas pinatformaj, kun du folietoj kaj fina ĉiro, kiu ĉirkaŭplektas apogaj plantoj kaj strukturoj, kaj kiu helpas la latiron grimpi. La floroj de sovaĝaj latiroj estas purpuraj, 2-3.5 centimetroj larĝa; la multaj kulturvarioj havas pli grandajn kaj tre varikolorajn florojn.

La unujara specio, L. odoratus, konfuzeblas kun la latiro imortela, L. latifolius, kiu estas staŭda planto.[2]

Hortikultura evoluo[redakti | redakti fonton]

La skota plantvartisto Henry Eckford (1823-1905), krucbredinte kaj evoluiginte la latiron, igis iom sensignifan sed dolĉodoran floron flora sensacio de la malfrua Viktoria epoko.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lathyrus odoratus L., Euro+Med Plantbase,
  2. C. Brickell, Encyclopedia of Garden Plants, 1996, Royal Horticultural Society, London, ISBN 0-7513-0436-0.