Batalo de Civitate

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BATALO DE CIVITATE
Plano de la batalo de Civitate. Ruĝo: Normandoj. Bluo: Papa koalicio. Verdo: monteto de Civitate.
Plano de la batalo de Civitate.
Ruĝo: Normandoj. Bluo: Papa koalicio. Verdo: monteto de Civitate.
batalo
Daŭro: 18-a de junio 1053
Loko: Civitate (Apulio de Italio)
Rezulto: venko de Normandoj
Flankoj
Normandoj kaj diversaj militaj helpaj rotoj (Kalabrianoj kaj aliaj) Papa koalicio:
Sueboj, Longobardoj, bizancaj armeanoj kaj italaj soldatoj
Komandantoj
Umfredo d'Altavilla,
Rikardo la 1-a di Aversa Aversa,
Roberto la Guiskardo,
Rainaldo Muska.
papo Leono la 9-a,
Rodolfo de Benevento,
Gerardo de Loreno
Forto
3.000 kavaliroj,
ĉirkaŭ 500 infanterianoj
ĉirkaŭ 6.000 entute (infanterianoj kaj kavaliroj)
Perdoj
nedefinitaj nedefinitaj
vdr

La batalo de Civitate (konata ankaŭ kiel batalo sur Fortoro) okazis la 18-an de junio 1053 kaj vidis kontraŭmetitaj la Normandojn de Umfredo de Altavilla kaj la armeo de ŝvaboj, italoj kaj longobardoj kaj bizancanoj koaliciigitaj de Leono la 9-a, kun rotoj de la bizanca imperio, gvidita de la duko Gerardo de Lorena kaj Rodolfo de Benevento, La venko de Normandoj signis la komenciĝon de longa konflikto finiĝinta en 1059 per la rekono de iliaj konkeroj en la Suda Italio.

Antaŭfakto[redakti | redakti fonton]

Alveno de Normandoj en Suda Italio[redakti | redakti fonton]

La unua grupo de normandoj, nordeŭropa popolo establiĝinta en Normandio, atingis Italion 1017, pilgrimante al la sanktejo de Ĉefanĝelo Miĥaelo de Gargana duonsuleto. Tiuj militistoj estis esence solduloj famaj pro ilia "konstanta serĉo pri kompensoj pro militaj servoj" (militariter lucrum quaerens), kaj ilia ĉeesto en la Sudo de Italio rimarkiĝis ĉe la italaj kristanaj regantoj, kiuj ilin dungis al sia “soldo” por batali en ilia sennombraj enaj militetoj.

Laŭlonge de diversaj jaroj normandoj pretis sian militan deĵoron al la plej malavaraj ofertantoj, ĝis kiam 1030 la duko Serĝo la 4-a de Napolo feŭde proponis al Rainulfo Drengot la Grafejon de Aversa. Tiu feŭdo konstituis la unuan teritorian radikiĝon de la normandoj en Italio, startpunkto de sinsekvaj akiroj-konkeroj en la Suda Italio.

Sekve de tiu sukceso de la familio Drengot Quarrel multaj aliaj normandoj descendis al Italio kie la “fortuno” prezentiĝis por ili feliĉige. Inter ili alvenis ankaŭ membroj de la familio Altavilla: ses fratoj kiuj baldaŭ distingiĝis per brilaj militaj kaj politikaj karieroj. La unua estis Vilhelmo Ferbrakulo, kiu sin proklamigis (septembro de 1042) Grafo de Apulio kaj fariĝis ĉefo de nova sendependa ŝtato, apanaĝo de sia familio.

Historiaj antecedentoj[redakti | redakti fonton]

La batalo de Civitate estis la dua, post la Batalo de Olivento, de la du decidaj bataloj partoprenintaj de normandoj en Apulio por konkeri teritoriojn. Tio alarmis la Apostolan Seĝon. Papo Leono la 9-a, fakte, timis pri forta ŝtato ĉe la limoj de la teritorijaj posedaĵoj de la apostola seĝo. Konsilita de Ildebrando de Soana, li decidis forpuŝi la invadanton kiu plue ne ŝparis senrespektaĵojn rilate la Eklezion. En 1052 Leono la 9-a renkontis en Sakcio la Sanktan Romian imperiestron, nome Henriko la 3-a), al kiu petis helpon por ĉirkaŭbari la inundan normandan ekspansion. La imperiestro negis sian subtenon al la papo, kiu revenis al Romo (marto 1053 kun apenaŭ 700 suebaj infanterianoj de Italio.

Oni rimarkigis ke «Leono estis la unua… plenumanto de taskoj por reklutado kaj rorganizado de armeoj, malgraŭ rigore fora el la uzo de armiloj».[1]

Koalicio kontraŭnormanda[redakti | redakti fonton]

La kreskanta normanda potenco alarmis ne nur la apostolan seĝon: ankaŭ la suditaliaj Longobardoj, iam nemalproksimaj el normandoj ĉar malnovaj aliancanoj, serĉis defendoj kaj pretis konsenti kun la papa helppeto.

La malsukceso de la koalicio kun la Romia imperio, malfermis la okazon al iuj italaj regantoj: la princo Rodolfo de Benevento, la Duko de Gaeta, la grafoj de Akvino kaj Teano, la ĉefepiskopo kaj la loĝantaro de Amalfi; ĉiuj disponigis homojn devenantajn de Apulio, Molizo, Kampanio, Abruco kaj Latio. La kontraŭnornanda koalicio estis, do, preta!

Sed la papo volis siahelpe intervenigi ankaŭ alian amikan potencon, la bizancan imperion kiu tiam domini preskaŭ tutan Apulion: ili jam provis sin liberigi el la normanda minaco soldule ilin asociigante al sia armeo.[2]

Dume normandoj reagis pretigante fortan armeon.

Provoj de pacigo kaj preparado por la batalo[redakti | redakti fonton]

La papo, en 1053, moviĝis kun volontula longobarda kaj germana armeo kaj kun malmultaj bizancanoj, proklamate la sanktan militon.

Papo Leono la 9-a marŝadis tra komencaj venkoj kun sia miksamasa armeo kaj dume atendis pluan grekan armeon. Tiupunkte, oni alestigis pacigajn proponojn, ne ĉiam sincerajn flanke de normandoj.

Rezulto de la batalo[redakti | redakti fonton]

Monero de la Monfarejo de Salerno kiu montras la imagon de Roberto la Guiskardo.

Dum la nesinceraj porpacigaj renkontoj, la normanda Umberto la 1-a, kiu kontroladis la papan armeon, decidis abrupte ĝin ataki kaj en malmultaj horoj detruis la tuta papan koalicion.

Sekvoj de la papa malvenko[redakti | redakti fonton]

La batalo estis decida por la sortoj de la teritorioj de la Suda Italio ĉar la normandoj venkis, krom milite, ankaŭ politike. Guiskardo fariĝis, konklude, la armita brako de la kristanaro danke al la naskiĝo de vasala rilato inter la papo kaj la normandaj suverenoj.

La normandoj, vekintoj, estis kaptinta la papon kaj la dukon Gerardo de Lorena kiuj estis enprizonigitaj en Benevento. Dum al la duko estis permisite reveni al Lorena, la detaloj ritale papon ŝajnas ne multe klaraj. Historiaj fontoj allasas ke Leono forlasis Civitate kaj kapitolacis al la malamikoj por eviti kromajn sangelverŝojn; aliaj, male, rakontas ke estis la loĝantoj de Civitate la transdonantoj de Leono al la normandoj… Ĉiukaze la papo ricevis dignan traktadon, ankaŭ se la mallibereco, en Benevento, daŭrigis preskaŭ naŭ monatojn kaj li estis devigita ratifi serion da traktatoj favoraj al la normandoj. Kio sugestas interlinie - ke la respekto pri kiu supre estis subtila persvadiga metodo.

La papo restis enprizonigita ĝìs la marto de 1054. Lia liberigo estis, tamen, koncedita post la oficiala rekono de la du normandaj dinastioj, kun la formala ratifo de la konkeroj akiritaj de la Altavilla kaj Drengot Quarrel.

Fine Leono atingis la ĉefurbon Melfi kie konsekris Umfredon kaj Guiskardon vasaloj de la Eklezio, kiun ili ĵuris esti pretaj defendi kaj, krome rekuperi la Regalia Sancti Petri en Apulio kaj en Bazilikato. La feŭda dependeco estis markita per la dono al Leono de blanka ĉevalo. Kompense, Guiskardo donis al la papo la sinjorecon sur Benevento.

Leono estis konvinkita kaŝi la ekskomunikon kontraŭ la normandoj: li ilin pardonis kaj benis… Kaj komenciĝis la komuna avantaĝo kune alfronti la komunajn malamikojn: la imperioj de Bizanco kaj Germanio]]. Ĉu oni sukcesis igi la papo helpanton de normandoj; aŭ ĉu la politikaj cirkonstancoj igis ilin servistoj de la apostola seĝo?

Ses jarojn post la batalo de Civitate – kaj post tri papoj kontraŭnormandaj – la Traktato de Melfi starigita dum la unua koncilio de Melfi (1059), markis la definitivan rekonon de la konkeroj de Normandoj.

Tis politika renverŝo de la apostola seĝo trovis sian forton en la fakto ke la normandoj estis tro fortaj kaj ke la sankta romia imperio troforis kaj ne kapablas fakte protekti la apostolan seĝon, plue tiam enkotigita en la batalo de la investituroj. Tiun renverŝon perfektigos la papo Nikolao la 2-a.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vito Sibilio, "La battaglia di Civitate e la formazione dell'idea di crociata", in Armando Gravina (a cura di), Atti del 24º convegno nazionale sulla preistoria - protostoria - storia della Daunia (San Severo, 29-30 novembre 2003), San Severo, Archeoclub, 2004.
  2. «Semper gens normannica prona est ad avaritiam» (Vihelmo de Apulio, Gesta Roberti Wiscardi, II.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marco Meschini, Battaglie Medievali, pp. 13–36.
  • Goffredo Malaterra, De rebus gestis Rogerii Calabriae et Siciliae comitis et Roberti Guiscardi ducis fratris eius.
  • Guglielmo di Puglia, Gesta Roberti Wiscardi.
  • Lupo Protospata, Cronaca.
  • John Julius Norwich, 'I Normanni nel Sud 1016-1130, Mursia, Milano 1971 (ed. or. The Normans in the South 1016-1130, Longmans, Londra, 1967).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]