Béla Lányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Béla Lányi [lAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lányi Béla estis hungara kemiisto, profesoro.

Béla Lányi [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1894 en Szolnok. Li mortis la 15-an de februaro 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Lányi frekventis bazlernejon kaj en gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis ekde 1913 en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, tial li akiris kemian diplomon nur en 1921, poste li restis samloke kiel vicprofesoro. En la studjaro 1925 helpe de stipendio li esploris en instituto en Berlino. Li doktoriĝis en 1927, en 1931 li atingis la instruan rangon privata profesoro, en 1939 publika eksterordinara profesoro, en 1942 publika oedinara profesoro, samtempe katedrestro. Dum sieĝo de Budapeŝto en 1945 li savis ilaron kaj bibliotekon de la katedro. En 1952 li kandidatiĝis, en 1956 li doktoriĝis, en la sekva jaro li pensiuliĝis. Li okupiĝis ĉefe pri produktado de aluminia oksido kaj aluminio. Li ricevis korespondantan membrecon en 1965 en Scienca Akademio de Zagrebo.

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Elektrokémia I. (1946)
  • Elektrokémia (1947)
  • Elektrotermikus eljárások (1955)
  • Általános és fizikai kémiából válogatott fejezetek (1961)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.