Dénes Görög

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dénes Görög [dEneŝ gorog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Görög Dénes estis hungara kuracisto, profesoro, patologo.

Dénes Görög [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1901 en Budapeŝto. Li mortis en 1945 en Germana Regno (nuntempe en Aŭstrio en Ebensee).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dénes Görög frekventis universitatojn laŭvice en sia naskiĝurbo, Berlino, Gotingeno, Pécs. Li akiris medicinan diplomon en 1925. Post siaj studoj li laboris en Pécs apud Béla Entz. Ekde 1928 li laboris en instituto de Scienca Universitato Pázmány Péter. En 1929 li estis nomumita laboratoriestro de hospitalo en Szombathely, post jardeko privata profesoro de Universitato de Pécs. En 1944 li estis deportita al Auŝvico, en la sekva jaro li estis viktimo de la holokaŭsto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.