Stijn Fransen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stijn Fransen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1990
en Nederlando Wageningen, Nederlando
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 2012-nuntempe
En TTT http://www.stijnfransen.nl/
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Stijn Fransen (Wageningen Nederlando, 20-an de aŭgusto 1990) estas nederlanda aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Stijn [stejn] akiris en 2007 sian MAVO-diplomon je la Marnix Kolegio en Ede. Dum la mezlernejo ŝi estis ano de la junularteatrolernejo De Begane Grond (La teretaĝo). Inter 2008 kaj 2013 ŝi studis je la Willem Nijholt Akademio por muzikal- kaj muzikteatro en Nijmegen. Post ŝia finstudado ŝi rolis en la muzikalo Lover of Loser (Amanto aŭ perdanto), laŭ la samnoma libro de Carry Slee.

En 2013 ŝi ludis la rolon de Renée Krul en la junularsapserio SpangaS post tio en 2015 rolon en la sapserio Goede tijden, slechte tijden (Bonaj tempoj, malbonaj tempoj) kiel Sam Dekker.

Je la 23-a de aŭgusto 2018 konatiĝis ke ŝi estas unu el la partoprenantoj de la deknaŭa sezono de la nederlanda RTL 5 programo Ekspedicio Robinsono.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Filmo
Televido
Muzikalo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]