Vojtěch Nejedlý

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojtěch Nejedlý
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1772 (1772-04-17)
en Žebrák
Morto 7-an de decembro 1844 (1844-12-07) (72-jaraĝa)
en Žebrák
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Memorigilo Vojtěch Nejedlý
Familio
Gefratoj Jan Nejedlý vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vojtěch NEJEDLÝ (naskiĝis la 17-an de aprilo 1772 en Žebrák - mortis la 7-an de decembro 1844 en Žebrák) estis ĉeĥa poeto, frato de Jan Nejedlý.

En 1789 li ekstudis filozofion en Prago, kie lin influis patriotisme la profesoro de matematiko Stanislav Vydra (1741-1804), poste ankaŭ teologion kaj fariĝis paroĥestro en diversaj lokoj.

Li estis fondinto de la unuaj bibliotekoj por lernantoj kaj favoranto de amatoraj vilaĝaj teatroj.

Literature signifaj estas liaj predikoj kaj poemoj, inter kiuj elstaras Sendanka filino, Přemyl Otakar en Prusio kaj Diino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Poslední soud (La lasta juĝo, 1804)
  • Nedělní kázání (Dimanĉaj predikoj, 1806)
  • Sváteční kázání (Festotagaj predikoj, 1807)
  • Ladislav a dítky jeho (Ladislao kaj infanoj liaj, 1807)
  • Básně (Poemoj, 1833, 1835)
  • Otokar (Otokaro, 1835)
  • Karel IV (Karolo la 4-a, 1835)
  • Vratislav (Vratislao, 1836)
  • Václav (Venceslao, 1837)
  • Bohyně (Diino, apeeris 1910)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.