Árpád Marcis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Marcis
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1884 (1884-02-17)
en Budapeŝto
Morto 21-an de julio 1951 (1951-07-21) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Árpád Marcis, laŭ hungarlingve kutima nomordo Marcis Árpád estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Árpád Marcis[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1884 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de julio 1951 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Marcis akiris bestokuracistan diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1908. Post la diplomo li laboris en la veterinara instituto pri bestaj epidemioj ĝis 1928, poste en alia instituto pri higieno. Intertempe en 1918 li doktoriĝis en la altlernejo, poste samloke lia habilitiĝo okazis en 1925. Li ricevis la titolon ĉefkonsilisto en 1941, post 2 jaroj li estis institutestro en tiutempe hungara urbo Kolozsvár. Li pensiuliĝis en 1946, tamen poste li estis konsilisto en uzino pri vakcinoj. Li laboris efike kontraŭ la bestaj epidemioj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A takonykór kórjelzése az agglutinációval és a komplementum megkötésével (1911)
  • A vérvizsgálatok értéke a takonykór kórjelzésével – Der diagnostische West der Bluntuntersuchungen beim Rotz (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.