Ásványráró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ásványráró (aŝvanjraro) estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Mosonmagyaróvár. Ásvány estas hungare mineralo, ráró estas falkospeco.

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas sur meze de insulo de Danubo Szigetköz, kie estas nur flankovojoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, en la bronzepoko de keltoj, poste de romianoj. Dum la historio tie vivis fiŝistoj, ŝipistoj kaj orlavistoj. En 1918 la kontraŭa insulo de Danubo Csallóköz (ĉalokoz) iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, la komunumo abrupte iĝis ĉe la limo. La kutima ŝipado, kontaktoj kun la hungaroj (slovakoj tie ne vivis) ĉesis.

En 1936 memstaraj vilaĝoj Mosondarnó kaj Zseli unuiĝis. En 1946 el Csallóköz tra la Danubo are alvenis hungaraj rifuĝintoj, kiuj estis forpelitaj. En 1950 agrara kooperativo (kolĥozo) formiĝis. En 1954 okazis granda detrua inundo. En 1976 formiĝis el la ĉirkaŭaj vilaĝoj granda kolĥozo Hungara-Ĉeĥoslovaka Amikeco.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la katolikaj preĝejoj en Ásvány omaĝe al apostolo Sankta Andreo kaj en Ráró omaĝe al Sankta Roĥ.