Ägidius Jais

El Vikipedio, la libera enciklopedio
memortabulo ĉe la naskiĝdomo en Mittenwald

Ägidius JAIS (naskiĝinta Joseph la 17-an de marto 1750 en Mittenwald, mortinta la 4-an de decembro 1822 en Kochel am See) estis germana teologo, profesoro kaj benediktano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de violonfaristo li frekventis la lernejon klostran je Benediktbeuern. Poste li estis ĉe la gimnazio de la jezuitoj en Munkeno[1] kie li ekkonis Johann Michael Sailer. Kun li li amikiĝis. Poste li frokuliĝis ĉe la benediktanoj. La solenan voton li faris en novembro 1770 kaj iris je Emmeram-monaĥejo Ratisbonon por kontinuigi la studojn: tie li okupiĝis pri fiziko, matematiko kaj hermeneŭtiko. En aŭgusto, reveninte al Benediktbeuern, li finis la studojn pri teologio kaj samloke li ordiniĝis sacerdoto en marto 1776.

En 1777 Jais fariĝis konfesprenanto ĉe la pilgrimejo Maria Plain kaj en 1778 profesoro pri gramatiko ĉe la gimnazio de la benediktanoj en Salcburgo. En 1784 li samloke ekinstruis retorikon kaj iĝis lernejestro. En 1788 li ŝanĝis la deĵorspecon kaj animzorgantis en Jachenau. Ekde 1792 li estis novicestro en Rott am Inn. Ĉ. la jaro 1803 li revenis al Benediktbeuern. Tie li transprenis la paroĥestrecon de Heilbrunn. Post la neniiĝo de la monaĥejo dum sekularigo Jais iris Salcburgon.

En 1802 li ekprofesoris ĉe la Salcburga universitato pri morala teologio. Liaj prelegoj estis tre ŝtatataj. En 1805 li ankaŭ rektoris kaj iris en 1806 al Würzburg al la korto de grandduko Ferdinando la 3-a por eduki la princojn. Post ties reiro Florencon Jais akompanis lin vivante en la konvento de la franciskanoj: tamen li revenis jam en oktobro 1814 al Benediktbeuern. Tamen li restis letere en kontakto kun la lernintoj. Jais rajtis loĝi en ĉambroj de la ne eksa abatejo helpante la lokan pastron liturgie kaj animzorgade. Ĝismorte li akvitis verkiste: liaj germanlingvaj edifaj libroj iĝis tre popularaj kaj ĝuis plurajn eldonojn. En 1820 li mallongan tempon provizore aktivis en la naskiĝloko Mittenwald post la morto de la paroĥestro. En Mittenwald li estis kreinta en 1817 la karitatan organizaĵon Wohlthätigkeitsstiftung.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • strato Ägidius-Jais-Straße en Benediktbeuern
  • infanĝardeno Pfarrkindergarten Pater Aegidius Jais[2] kaj urbdoma salonego Ägidius-Jais-Saal en Mittenwald

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Lehr- und Beth-Büchlein für die lieben Kinder, das auch wol Erwachsene brachen können, Mayr, Salzburg 1794.
  • Guter Samen auf ein gutes Erdreich: Ein Lehr- und Gebethbuch sammt einem Hausbüchlein, Sieger, Hildesheim 1796.
  • Das Aug Gottes: ein Bild, das fromme Christen immer vor Augen haben sollten, Merz, Augsburg 1801.
  • Lesebuch für studierende Jünglinge, Mayr, Salzburg 1813.
  • Bemerkungen über die Seelsorge, besonders auf dem Lande, Duyle, Salzburg 1817.
  • Das Wichtigste für Eltern, Schullehrer und Aufseher der Jugend, tria eldono 1822
  • Walter und Gertraud, für das Landvolk auf dem Lande geschrieben, 1809 *Schöne Geschichten und lehrreiche Erzählungen für Kinder, 14-a eldono de 1820

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • P. Aegidius Jais: nach Geist und Leben geschildert. Von seinen Freunden, Daisenberger, München kaj Regensburg 1826.
  • Art. „Jais, Aegydius“ de Georg Westermayer, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 13 (1881), p. 688–689 (tie ĉi interrete)
  • Karl Bosl: Bosls bayerische Biographie. 8000 Persönlichkeiten aus 15 Jahrhunderten. Pustet, Regensburg 1983, ISBN 3-7917-1162-8, p. 390.
  • Jais, Aegidius. Ĉe: Hans-Michael Körner: Große Bayerische Biographische Enzyklopädie. De Gruyter Saur, Berlin/New York 2005, p. 945.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Max Leitschuh: Die Matrikeln der Oberklassen des Wilhelmsgymnasiums in München, 4 Bde., München 1970–1976; Bd. 3, p. 123.
  2. hejmpaĝo