Éder Citadin Martins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éder Citadin Martins
Éder en 2012, en matĉo de la klubo Sampdoria Genova
Éder en 2012, en matĉo de la klubo Sampdoria Genova
Persona informo
Naskonomo Éder Citadin Martins
Naskiĝo 15-an de novembro 1986 (1986-11-15) (37-jaraĝa)
en Lauro Müller, Santa Catarina
Lingvoj portugala
Ŝtataneco BraziloItalio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Éder Citadin Martins, kutime simple nomata Éder - naskiĝis la  15-an de novembro 1986(nun 1986-11-15) en la loĝloko Lauro Müller (setlejo fondita de italaj enmigrintoj, malgraŭ la germana nomo) en la subŝtato Sankta Katarino (Brazilo) de Brazilo, do nun 37-jara - estas itala profesia futbalisto. Ekde la jaro 2005 li aktivas kiel futbalisto en italiaj kluboj, ekde 2012 apartenas al la unua vira teamo de Sampdoria Genova kaj ekde 2016 estas pruntata al Inter Milano. Ekde la jaro 2015 li estas membro de la vira itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li ankaŭ partoprenis en la matĉoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio.