Multipliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ×)

En matematiko, multiplikoobligo estas duvalenta operacio.

Ĝi povas esti aplikata al diversaj objektoj.

La argumentoj/operandoj de multipliko nomiĝas faktoroj kaj la rezulto estas produto.

En aritmetiko[redakti | redakti fonton]

En aritmetiko multipliko estas unu el operacioj per nombroj, kiu estas la inverso de divido, kaj en rudimenta aritmetiko, povas esti interpretita kiel ripetata adicio.

En ĝia plej simpla formo, multipliko estas la sumo de identaj nombroj. Ekzemple, la produto 7 × 4 (legita "sep oble kvar") estas 7 + 7 + 7 + 7 estas 28.

Notacio[redakti | redakti fonton]

Multipliko povas esti skribata per kelkaj manieroj. Ekzemple multipliko de 5 kaj 2:

5×2
5·2
5*2

La asterisko (*) estas ofte uzata en komputiloj ĉar ĝi estas simbolo sur ĉiu klavaro, sed ĝi estas malofte uzata kiam oni skribas permane. Ĉi tiu uzado devenis en la programlingvo Fortrano.

Ofte, multipliko estas subkomprenata sen uzo de aparta signo. Ĉi tiu estas normo en algebro, ekzemple:

5x
xy

Ĉi tiu potenciale povas misigi se nomoj de variabloj povas havi pli ol unu literon. Ĉi tiu skribmaniero estas ne uzata inter nombroj sola: 52 ne estas 5 × 2.

Kodo de la multiplika signo × estas deksesuma D7 en unikodo, en HTML ĝi povas esti skribata kiel ×.


Kun aliaj argumentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu en:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]