Ĉajoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉajoto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Sekio Sechium
Sechium edule
(Jacq.) Swartz, 1800
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sekciita frukto

Ĉajoto (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.

Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.

La planto havas grandajn foliojn super la frukto.

Deveno de la vorto

La vorto « ĉajoto » devenas de la hispana chayote, kiu devenas de la Naŭatla chayotli, kion oni uzas por nomi la frukton [1].

La hispanan vorton chinchayote oni uzas por nomi la kreskaĵon.

enhavo

100 g da freŝa produkto:

Ora
akvo ĉ. 80 %
Karbonhidrato 7,7 %
Proteino 0,9 %
Graso 0,25
Fibro 0,4 %
Vitamino A 650 mg
Vitamino E 2,2 mg

krome kalio, vitaminoj C kaj B6, folacido, kupro, magnezio kaj fero.

Kultivado

Ĝi estas kultivata en meza kaj suda Ameriko. En Eŭropo ĝi nur estas kultivata en suda Francujo.

Notoj kaj referencoj

  1. (1972) Herencia cultural del mundo náhuatl. SepSetentas.