Ĉambeŝi

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La afrika rivero Ĉambeŝi (aŭ Chambeshi) estas fontorivero de Luapula kaj apartenas al la riversistemo de Kongo.

Ĝia fonto troviĝas en norda Zambio, proksime al Tanzanio, inter la lagoj Tanganjiko kaj Malavi-lago. Ĝi trafluas la Bangŭeolo-lagon kaj -marĉaron sudokcidenten. Tie ĝi estas la ĉefa alfluanto de rivero Luapula, kiu poste estas nomata Luvua, alfluanto de Kongo.

Okcidente de la urbo Isoka troviĝas flosponto trans la riveron.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj