Ĉeĥa domo (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥa domo
domoteatrejo
Malfermo 1899
Lando Ĉeĥio vd
Situo Vítkovice
Adreso Výstavní 17/113
Situanta sur Výstavní • Výstavní
Situo
Geografia situo 49° 48′ 43″ N, 18° 16′ 27″ O (mapo)49.81218.2743Koordinatoj: 49° 48′ 43″ N, 18° 16′ 27″ O (mapo)
Ĉeĥa domo (Ĉeĥio)
Ĉeĥa domo (Ĉeĥio)
DEC
Ĉeĥa domo
Ĉeĥa domo
Situo de Ĉeĥa domo
Map
Ĉeĥa domo
Retejo http://www.cesky-dum.com/
vdr
Ĉeĥa domo

Ĉeĥa domo en ostrava urboparto Vítkovice estas memorigaĵe ŝirmata novrenesanca konstruaĵo servanta kiel sidejo de lokaj sokolanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento Vítkovice estis la plej multe germanigita municipo en norda moravio. Ĉeĥaj patriotoj tial venis kun ideo de la fondo de centro de la subteno de la ĉeĥa societa vivo, kulturo, klerigado kaj sporto. Ili fondis do Kooperativon de Ĉeĥa domo kaj komencis la konstruadon. Sed la devenaj planoj montriĝis pli ol grandiozaj kaj tiel minacis, ke tuj post finkonstruo en la jaro 1899 la ŝuldigita konstruaĵo devos esti vendita. Ke tiel ne okazis, por tio apartenas dankoj parte al membroj de la kooperativo, kiuj aktive serĉis financajn rimedojn, parte al loĝantoj de Moravia Ostrava, kiuj sendis al vítkovicanoj profitojn de kelkaj teatraj prezentoj.

La objekto de domo estas unuetaĝa frunta konstruaĵo paralela kun la hodiaŭa strato Výstavní. En teretaĝo troviĝis restoracio, hotelaj servoj kaj komuna ĉambro destinita por kunsidoj de la asociiĝoj. Parto de la spaca ĉambrego, kiu apartenis al la plej reprezentigaj ĉambroj en la tuta Moravio, estis ankaŭ scenejo destinita por volontula teatro.

En la konstruaĵo havis sidejon tuj kelke da societoj. Kiel la unua (ekde la jaro 1899) tio estis klubo de biciklistoj. En la sama jaro ĉi tie okazis prezentiĝo de sokolanoj. Tre aktivaj estis volontuloj el teatra societo Tyl - ilian unuan prezentiĝon partoprenis tiom da spektantoj, ke triono el ili devis rigardi la spektaklon starantaj. Inter honoraj membroj de la societo apartenis ekz. Alois Jirásek, Jaroslav KvapilSvatopluk Machar. Krom societoj ĉi tie havis ŝtormajn kunsidojn politikaj partioj. Estas ankaŭ menciinde, ke en Ĉeĥa domo troviĝis kiel unu el la unuaj la plej granda biblioteko kun legejo en Ostrava-regiono kun la plej riĉa fonduso de la ĉeĥa literaturo.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1991 akiris la konstruaĵon en proprumadon Gimnastika unueco Sokol Vítkovice. Tiu por rimedoj de Ĉeĥa komunumo sokola, Magistrato de urbo ostrava, ostravaj memorigzorgantoj kaj Oficejo de urba parto Vítkovice faris rekonstruon de la konstruaĵo. Estis riparita tegmento kaj la internojn. La beleco de Ĉeĥa domo poste devus ankoraŭ pli elstariĝi post finigo de ampleksa rekonstruo de strato Výstavní.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • NAVRÁTIL, Boleslav. Ĉeĥa domo en Vítkovice havos ĉijare 110 jarojn. Moravskoslezský deník, 11-a de julio 2009, p. 21. ISSN 1213-5577

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]