Ĉefepiskopujo Freiburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Arkiepiskopejo (arkidiocezo) Freiburg en Breisgau estas fondita je 1821 per la buleo Provida solersque kaj komencis labori je 1827. Ĝi enhavas partojn de la antaŭaj diocezoj Konstanz, Straßburg, Speyer, Worms, Mainz kaj Würzburg, kiuj apartenis en la tempo de la fondo al la Grandduklando Badeno kaj al la Princlando Hohenzollern-Sigmaringen. Nun la germana lando Baden-Virtembergo kongruas kun la du diocezoj Freiburg, Breisgau, kaj Rottenburg-Stuttgart. La arkiepiskopo de Freiburg estas prezidanto de la Suprarejna Ekleziprovinco (Oberrheinische Kirchenprovinz), kiu nun ampleksas la diocezojn Freiburg en Breisgau, Mainz kaj Rottenburg-Stuttgart.

En la jaro 2007 la episkopejo Freiburg, Breisgau, havis 2,08 milionojn da katolikoj (41 % de la enloghantaro). Ĝi estas la dua plej granda diocezo en Germanio. Arkiepiskopo estas Dr. Robert Zollitsch. La diocezo havas 333 pastoralajn unuiĝojn (Seelsorgeeinheiten) en 39 dekanujoj, kunligitaj en 7 ekleziaj regionoj. La nombroj de la pastoralaj kunlaborantoj estas: 994 sacerdotoj (346 de ili estas pensiuloj), 137 ordaj sacerdotoj, 194 daŭraj diakonoj, 231 pastoral-referentoj, 260 paroĥ-referentoj, 2.285 virinaj kaj 330 viraj ordenanoj.