Ĉernobilo
Ĉernobilo | |
ukraine: Чорнобиль, ruse: Чернобыль | |
forlasita urbo | |
Eniro en ŝirman areon.
| |
|
|
Oficiala nomo: Чорнобиль | |
Kromnomo: Fantomurbo | |
Lando | Ukrainio |
---|---|
Provinco | Kieva provinco |
Distrikto | Ivankiva distrikto |
Historia regiono | Granda Duklando de Litovio |
Rivero | Pripjat |
Situo | Ĉernobilo |
- alteco | 140 m s. m. |
- koordinatoj | 51° 23′ 23″ N 30° 05′ 59″ O / 51.38972 °N, 30.09972 °O (mapo) |
Loĝantaro | 500 (2010) |
Fondita | 1193 |
Horzono | MET (UTC+2) |
- somera tempo | MET (UTC+3) |
Poŝtkodo | 07200 |
Telefona prefikso | +380 4491 |
Situo enkadre de Ukrainio
| |
Situo de Ĉernobilo enkadre de Eŭropo
| |
Vikimedia Komunejo: Chernobyl | |
Forlasita pro Ĉernobila tragedio. |
Ĉernobilo (ukraine Чорно́биль Ĉornobil, ruse Черно́быль Ĉernobil) estas urbo en la nordo de Ukrainio, apud la landlimo kun Belorusio. Ĝi lokiĝas je 60km norde de la ĉefurbo Kievo.
La vorto Ĉernobil en la ukraina lingvo signifas artemizio (Artemisia vulgaris).
Ĝi estis ĉefa komunikada nodo kaj grava centro de komerco, precipe en la 19-a jarcento.
En la atom-elektrejo Ĉernobilo 20 kilometrojn norde de la urbo okazis, la 26-an de aprilo 1986, la ĝis nun plej granda akcidento de atomelektrejo. La eksplodo de unu bloko de la elektrejo kaŭzis emision de granda amaso da radioaktivaj partikloj. Pli ol 100.000 homoj el la proksima ĉirkaŭaĵo estis evakuitaj. Kvankam la tuta areo estas daŭre radioktiva, ĉirkaŭ 700, ĉefe maljunaj homoj, decidiĝis malgraŭ la danĝero reveni en sian urbon.
Bibliografio
Jurij Ŝĉerbak: Ĉernobil. Moskvo 1990.
Kromaj signifoj
La komputila viruso CIH estas kutime kromnomata Ĉernobilo, ĉar ĝi aktiviĝas ĉiujare la 26-an de aprilo, je la datreveno de la akcidento en la Ĉernobila atom-elektrejo.
Vidu ankaŭ
- Nuklea centralo de Ĉernobilo
- Nuklea akcidento de Ĉernobilo
- Pripjat – urbo, forlasita pro la ĉernobila tragedio