Červenohorské sedlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Červenohorské sedlo
esperante: Ruĝmonta selo
montoselo
Ruĝmonta selo el montopinto de deglitejo sur nordokcidenta deklivo, en fono Velký Klínovec
Oficiala nomo: Červenohorské sedlo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Šumperk
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Moravio
Montaro Hrubý Jeseník
Ŝoseo Ŝoseo I/44
Situo Červenohorské sedlo
 - alteco 1 013 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 13″ N 17° 09′ 15″ O / 50.12028 °N, 17.15417 °O / 50.12028; 17.15417 (mapo)
Plej facila aliro el Bělá pod PradědemLoučná nad Desnou
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Situo enkadre de Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Červenohorské sedlo
Retpaĝo: cervenohorskesedlo.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Ruĝmonta selo fine de somero - vido al nordokcidento el deglitejo sur deklivo Velký Klínovec. Tute en fono montopinto de monto Červená hora

Červenohorské sedlo (esperante: Ruĝmonta selo) estas ŝatata skiada centro de norda Moravio kaj de Ĉeĥa Silezio en montaro Hrubý Jeseník. Ĝi troviĝas en alteco 1013 m sur vojo de signifa ŝosea pasejo (ŝoseo I/44) kaj ĝi situas sur historia moravia-silezia limo.

Ĝi situas proksimume ok kilometroj node de municipo Kouty nad Desnou, fina fervojlinio 293, de kie estas establita pendoltransporto al montoselo.

La areo Ruĝmonta selo estas signifa centro de degliteja skiado sur limo de Moravio kaj Silezio. Estas ĉi tie sume sep skitreniloj kaj kvar deglitejoj, kiuj havas supermaran altecon de 862 ĝis 1164 m. Estas ĉi tie bonegaj neĝkondiĉoj, la vintra sezono daŭras ekde duono de decembro ĝis fino de marto. La areo kun la deglitejoj estas dividita en nordan (pli abruptaj) kaj sudan (pli mildaj) deklivojn.

El Ruĝmonta selo kondukas reguligata skikura vojo al Praděd – tra Petrovka kaj kabano Švýcárna. La alia skikura vojo kondukas al eksa kabano Vřesová studánka, de kie eblas jam sen reguligita spuro daŭrigi tra Červená hora (esperante: Ruĝa monto) al Keprník kaj Šerák. Tiu ĉi vojo estas markita en senarbaraj sektoroj per stanga markigo, sed kiu ne estas tro kvalita.

Jam en la dua duono de la 19-a jarcento situis en la selo ekskursa gastejo, hodiaŭ estas ĉi tie hotelo (la landa limo de Moravio kaj Silezio kondukas rekte tra ĝi), restoracio kaj kelke da kabanoj donantaj loĝigon en apartmanoj.

Ĉar la ŝoseo I/44 superas de Domašov kaj ankaŭ de Kouty nad Desnou supren al la selo grandan superigon, ĝi estas dum vintraj monatoj ofte neveturebla aŭ veturebla nur kun neĝoĉenoj. En la jaroj 2006-2008 (sur la jesenika flanko) kaj en 2014-2017 (sur la ŝumperka flanko) okazis rekonstruo de la ŝoseo I/44.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]