Ĥmera lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La ĥmera lingvo (kamboĝa) estas membro de la Mon-Ĥmera grupo de aŭstralaziaj lingvoj, parolata de ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj en Kamboĝo. La ĥmera estas parenca al la vjetnama kaj havas kune multajn proprecojn kun la taja, kiel rezulto de jarcentoj de ambaŭdirekta prunteprenado.

La ĥmera alfabeto devenas de la bramia skribo de antikva Hindio per la skribo palava, kiu estas uzita en suda Hindio kaj Sud-Orienta Azio dum la 5a kaj 6a jarcentoj post Kristo. La plej antikva datita enskribaĵo en la ĥmera estas el la 611a j. post Kristo.

La ĥmera alfabeto forte similas al la taja kaj laŭa alfabeto, kiuj estas disvolvitaj de ĝi.

Proprecoj:

  • La ĥmera alfabeto estas silabiga alfabeto, en kiu ĉiu konsonanto havas du formojn; unu kun alligita a (unua serio) kaj unu kun alligita o (dua serio)
  • Vokaloj estas indikataj uzante aŭ apartajn literojn aŭ diakritajn signojn, kiuj estas skribataj super, sub, antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ konsonantoj. La prononco de la vokaloj dependas de la konsonanto, al kiu ili estas alligitaj, ĉu estas de la unua aŭ dua serio.
  • Ĉiuj konsonantoj havas subskribatan formon, kiu estas uzata kiam ili aperas post alia konsonanto.
  • En ĥmera teksto, oni ne trovas interspacojn inter la vortoj; anstataŭe interspacoj indikas la finon de frazo aŭ frazoparto.