Ĥordo (geometrio)
El Vikipedio
En geometrio, ĥordo de kurbo estas streko kies ambaŭ finaj punktoj kuŝas sur la kurbo. sekcanto aŭ sekcanta linio estas rekto kiu estas vastigaĵo de ĥordo.
[redakti] Ĥordoj de cirklo
Ĥordo povas esti konstruita ĉe cirklo kaj tiam iuj ĝiaj propraĵoj estas jenaj:
- Perpendikulara dusekcanto de ĥordo pasas tra centro de la cirklo.
- Ĥordoj estas samdistancaj de centro de la cirklo se kaj nur se iliaj longoj estas egalaj.
- Se rektaj vastigaĵoj de ĥordoj AB kaj CD intersekciĝas je punkto P, tiam iliaj longoj kontentigas egalecon AP·PB = CP·PD.
- Longo de ĥordo, vidata el centro de la cirklo je angulo θ, estas 2 R sin (θ/2) kie R estas radiuso de la cirklo.
La areo kiun ĥordo de cirklo fortranĉas estas nomata kiel segmento.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Historio de trigonometrio
Historio de trigonometriaj funkcioj
Ĥordo de cirklo kun interaga animacio
