Ĵudro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵudro Moraviaslovakiaj budoj en Uherské Hradiště, kiu estis konstruita omaĝe de ekspozicio Moravia Slovakio 1937. La nuntempa aspekto de la ornamaĵo estas proporcie netipa – aŭtoro estas pentristo Moarcho Eveno, devene el Bretonio
Ĵudro ĉe enirejo en restoracion en Svatobořice

Ĵudro (ĉeĥe: žudro) estas volbita alkonstruaĵo uzata ĉe la enirejoj en domoj en popola konstruafero de Moravia Slovakio kaj parto de Slovakio. Ĝiajn flankajn partojn kreas rondaj aŭ prismaj pilieroj portantaj super si arkan volbaĵon, kiu estadas de supre kovrita per tegmentaj tegoloj aŭ per alia ŝirmo kontraŭ klimataj kondiĉoj. Ties celo estis ŝirmo de eniro en la domon antaŭ malfavora vetero. Kutime ĝi estadas ornamita per koloraj pentritaj ornamaĵoj kun kreskaĵaj kaj popolaj motivoj.

En suda Bohemio ĝi estadas nomata "ŝijo".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]