Ĵuroj de Strasburgo
La Ĵuroj de Strasburgo (latinlingve Sacramenta Argentariae) estas jura akto redaktita en Strasburgo la 14-an de februaro 842, kaj kiu simbolas la naskiĝon de la franca lingvo. La teksto mem estas promeso pri militasistado inter du nepoj de Karlo la Granda, Karlo la Kalva kaj Ludoviko la Ĝermana, kontraŭ ilia frato Lotaro.
La akto estas historie la unua pruvo, ke ekaperis tiam nova lingvo parolita en Francio, klare malsama ol la latina lingvo. Tiu lingvo, nomita la romana lingua, estas la rekta praulo de la franca lingvo.
La ĵuroj de Strasburgo estis traktitaj kaj skribitaj ambaŭ en la romana kaj la teudisca (estonta germana) lingvoj, por ke la du fratoj kaj iliaj rotoj komprenu unu la aliajn.
Unu jaro poste, la traktato de Verdun oficialigis la dividon de la iama Karolida Imperio.
Enhavo |
Teksto en teudisca lingvo [redakti]
Skribita en estonta ĝermana lingvo. Prononcita de Karlo la Kalva.
In Godes minna ind in thes christianes folches ind unser bedhero gealtnissi, fon thesemo dage frammordes, so fram so mir Got geuuizci indi mahd furgibit, so haldih tesan minan bruodher, soso man mit rehtu sinan bruodher scal, in thiu, thaz er mig sosoma duo ; indi mit Ludheren in nohheiniu thing ne gegango, zhe minan uuillon imo ce scadhen uuerhen.
Teksto en romana lingvo [redakti]
Skribita en la praulo de la franca lingvo, klare malsama el latino, sed sen multaj da la trajtoj kioj distingas francan de la unuaj tekstoj literaturaj. Prononcita de Ludoviko la Ĝermana.
Pro deo amur et pro christian poblo et nostro commun salvament, d'ist di in avant, in quant deus savir et podir me dunat, si salvarai eo cist meon fradre Karlo et in aiudha et in cadhuna cosa, si cum om per dreit son fradra salvar dist, in o quid il mi altresi fazet, et ab Ludher nul plaid nunquam prindrai, qui meon vol cist meon fradre Karle in damno sit.
Traduko al Esperanto [redakti]
Traduko de la teksto en romana lingvo:
Por la amo de Dio kaj por kristana popolo kaj nia komuna saveco, el tio ĉi tago antaŭene, tiom saĝon kaj povon kiom Dio donas al mi, tiel mi savos, tiun ĉi, mian fraton Karlon kaj en helpo kaj en ĉiuokaze, tiel oni per rajto devas savi sian fraton, dum li faras same al mi, kaj mi neniam akceptos akordon el Lotaro vole kiu metas, tiun ĉi, mian fraton Karlon en malutilo.