Ŝablono-Diskuto:Mesaĝkesto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas jam de longe preskaŭ la sama kesto : {{ArtikolaMesaĝokesto}}. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:13, 24 Jun. 2012 (UTC)

Sendube, sed unue ArtikolaMesaĝokesto havas kelkajn problemojn, tute aparte de tio, ke la nomo estas tro longa. {{{1}}}
Fakte ne ekzistas la sama kesto, ekzistas nur simila kesto. Mi tre cele, kopiis la Vikian stilan tradicion tie ĉi.
Unue, estas aldona difino lingvo en nur unu el la komutiloj. Ĝi orfas. Due, la ideo provizi parametron css-stiloj estas dezajna katastrofo. Fakte jam en unu el la ekzemploj en la dokmentado background difiniĝas du fojojn. Mi ne scias, ĉu ĉiu krozilo komprenos tion kaj vere elektos la duan difinon, do la redifinon, kiel direktivon. Simile statas pri width, se oni aktivigas la parametron dekstre (eta). Aldone, mi ĵus ĉi-momente kompletigis la ŝablonon. Do unue oni atendu iomete, ĉar mi certe pluevoluigos ĝin. Jen nur la bazo.
Aparte de tio, mi atentigas, ke tiu ĉi versio nun akceptas E-lingvajn kolordifinojn — nome ege pli tolereme, ol normalokaze CSS akceptas la Anglajn nomojn. Vidu: Koloroj por TTT. Do temas pri pluevoluigo. Mi petas legi la mallongan parentezaĵon en la dokumentado pri la problemoj. -- PEJNO Simono  Diskuto  17:10, 24 Jun. 2012 (UTC)

Ŝajnas, ke la krozilo devus sukcesi. Jen eltiraĵo el la specifikaĵo:

6.4.1 Cascading order

To find the value for an element/property combination, user agents must apply the following sorting order:

Find all declarations that apply to the element and property in question, for the target media type. Declarations apply if the associated selector matches the element in question and the target medium matches the media list on all @media rules containing the declaration and on all links on the path through which the style sheet was reached.

Sort according to importance (normal or important) and origin (author, user, or user agent). In ascending order of precedence:

       user agent declarations
       user normal declarations
       author normal declarations
       author important declarations
       user important declarations 

Sort rules with the same importance and origin by specificity of selector: more specific selectors will override more general ones. Pseudo-elements and pseudo-classes are counted as normal elements and classes, respectively.

Finally, sort by order specified: if two declarations have the same weight, origin and specificity, the latter specified wins. Declarations in imported style sheets are considered to be before any declarations in the style sheet itself.

Apart from the "!important" setting on individual declarations, this strategy gives author's style sheets higher weight than those of the reader. User agents must give the user the ability to turn off the influence of specific author style sheets, e.g., through a pull-down menu. Conformance to UAAG 1.0 checkpoint 4.14 satisfies this condition [UAAG10].

-- PEJNO Simono  Diskuto  18:02, 24 Jun. 2012 (UTC)

Similaj ŝablonoj[redakti fonton]

Ni fakte havas nun almenaŭ {{ArtikolaMesaĝokesto}}, {{BildaMesaĝokesto}}, {{Mesaĝkesto}}, {{Mesaĝokadro}}, {{Mesaĝokesto}} !!! (kiu nomiĝis {{Message box}} kaj kiun mi ĵus alinomigis - kaj eble kaŝiĝas ankaŭ aliaj): ĉio tio estas iom malorda. Ni devus simpligi kaj ordigi tiun kolekton. --Arno Lagrange @ 12:08, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Nur du el la listo estas sufiĉe similaj, nome {{ArtikolaMesaĝokesto}} kaj {{BildaMesaĝokesto}}. Ili estas pli malpli ekvivalentoj de la anglaj en:Template:Ambox kaj en:Template:Imbox, escepte ke iliaj formatoj estas rekte en la ŝablonoj, sed ne en MediaWiki:Common.css. Do ni konservu ĉi tiun similecon, ĉar ili jam estas uzataj por krei apartajn ŝablonojn por antaŭdifinitaj mesaĝoj. Eble {{Mesaĝkesto}} povus iel eĉ fariĝi ekvivalento de en:Template:Mbox. Se jes, ni devus nur aranĝi la intervikiajn ligilojn en ambaŭ direktoj. Krome {{Mesaĝokadro}} estu tiam anstataŭigata per {{Mesaĝkesto}}. Mi ankoraŭ ne havas ideon pri {{Mesaĝokesto}}. Eble ĝi "transdonu" sian titolon al {{Mesaĝkesto}}. Sed tiam la intervikiaj ligiloj devus esti rearanĝataj. --Tlustulimu (diskuto) 12:43, 28 Aŭg. 2012 (UTC)

Speco Lingvo[redakti fonton]

La fiŝo ne rilatas kun la lingvoj. Ĉu ni povas ŝanĝi la bildon ? Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:12, 24 Jun. 2012 (UTC)

Temas ne pri iu fiŝo, eĉ eble ajne iu fiŝo, mizere sensignifa kaj aĉa, ne, ege ne! Temas pri la monde fama babelfiŝo. Jen la fiŝo, kiu tradukas ĉiun ajn lingvon, kiam oni ŝtopis ĝin en sian orelon.
Fakte mi ne elpenis la iomete strangajn specojn. Estas malfacile trovi simbolon, kiu signalas ion ajn al la uzulo, kaj se male, iun, kiu ne signalas tro multe je nivelo tro detala. Mi ĵus rimarkis tion rilate al enhavo. Mi metis la malegalan balancilon, sed tiu estas nur taŭga rilate al negativaj mesaĝoj, iuj kritikoj. Mi mem uzis la specon enhavo por mesaĝkesto en Satelita televido, kaj tie mi nur volis averti pri la komplekso de la enhavo. Ĝi ne estas iel misbalanciĝa kaj sekve, la simbolo maltaŭgis. Ĉi-momente, skribante, mi havas nur krimarkon, jen la prasimbolo el ArtikolaMesaĝokesto. Tiu, tamen, praktike neniel ajn rilatas enhavecon aŭ enhavaĵon. Ĝi estas tro neŭtrala. -- PEJNO Simono  Diskuto  14:19, 25 Jun. 2012 (UTC)