38-a jarcento a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 38-a jarcento antaŭ nia erao, ankaŭ nomata antaŭ Kristo (a.K.), komenciĝis la 1-an de januaro 3800 kaj finiĝis la 31-an de decembro 3701 antaŭ nia erao.

Eventoj[redakti | redakti fonton]

La referenca punkto (la jaro "nul") de la juda kalendaro en 3761 antaŭ nia erao estas tradicie konsiderata kiel proksimume unu jaron antaŭ la mita kreado de Adamo kaj Eva laŭ la Genezo
  • Sismo proksime de neolitika kulturo ĉe la nuna loko Sotira okcidente de Limasolo en Kipro detruas grandan parton de la loka infrastrukturo.
  • La tiel nomata Ubaida periodo venis al subita fino en orienta Arabio kaj la Omana duoninsulo je 3800 a.K.
  • En Sirio, amastomboj ĉe la antikva urbo Tell Brak, devenantaj de ĉ. 3800 ĝis 3600 a.K., estis eltrovitaj, sugestante progresintan militadon ĉirkaŭ tiu periodo.
  • 3800–2700 a.K. – Konstruiĝis la dolmeno de Dombate en nuna Galegio.
  • 3800–3200 a.K. - Konstruiĝis ankaŭ 120 "kojnaj tomboj" en Irlando.
  • 3760 a.K. - la unua jaro de la hebrea kalendaro, kiu latine ricevis la nomon Anno Mundi, "de la [unua] jaro de la mondo", tio estas de la mondokreo; en la hebrea לבריאת העולם, "ekde la kreo de la mondo".
  • ĉ. 3750 a.K. - disiĝo de la praŝemida lingvo
la dolmenode Dombate en Galegio

La listo de eventoj en la jarcento kompreneble ne kompletas, sed nur celas doni unuan impreson pri la tiutempa disvolviĝo de la homa kulturo.