Aĝoludo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Du virinoj vestitaj en voluptaj vestaĵoj kaj akcesoraĵoj asociigitaj al junaĝo, inklude specialan frizon. Aĝoludo orientita al junaĝo ne penas simuli pedofilion sed prefere celas emfazi emociaj asociigoj al diferenca aĝo. [1]

Aĝoludo estas formo de rolludo en kiu partoprenantoj rolas personon de alia aĝo ol ili fakte havas. Ĝi povas esti regresa kun celo resperti infanaĝon aŭ sekseca. Kutime ĝi inkluzivas rolludadon de malpli aĝa persono sed pli rare oni rolludas ankaŭ pli aĝan.[2]

Seksa aĝoludo[redakti | redakti fonton]

Seksaj variaĵoj povas inkluzivi diversajn tipojn ekzemple incesto-ludon en kiu partoprenantoj seksigas rilatojn ene de familio [3] kaj fetiŝismon knabino de patro kiu baziĝas je diferenco de realaj aŭ imagataj aĝoj kaj femalo rolas malpli aĝan partneron.[1]

Profesiaj psikologoj konsideras ke aĝoludo ne rilatas al pedofilio.[1]

Seksa aĝoludo mem ne inkluzivas seksan emon al biologiaj neplenkreskuloj. Akcepto de rolludo povas esti motivita per emo resperti emociajn statojn kaj socian interagadon de ies juneco, kiu estas plezura ankaŭ en seksa kunteksto por partoprenantoj. Ekzemple rolludado je "instruist(in)o/student(in)o", "patr(in)o/fil(in)o", aŭ "doktor(in)o/pacient(in)o" dum seksumado povas esti kutima en aĝoludo.

Kvankam rolludado je malpli aĝa persono estas sufiĉe kutima en seksa aĝoludo, oni povas rolludi ankaŭ pli aĝan personon.

Unu specifa formo de aĝoludo povas inkluzivi infanecan parafilion en kiu persono ludas rolon de bebo.

Neseksa aĝoludo[redakti | redakti fonton]

En neseksa aĝoludo oni rolas personon de diferenca aĝo sen inkludigo de seksumo, ofte kun celo resperti infanaĝon.

Aĝoludon kutime praktikas ankaŭ infanoj ludante ludon en kiu oni rolas familion kiu kutime konsistas de patro, patrino, infano(j) kaj/aŭ bebo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Anil, Aggrawal. [2008] Forensic and medico-legal aspects of sexual crimes and unusual sexual practices (angle). CRC Press. ISBN 9781420043082.
  2. (1996) Consensual Sadomasochism : How to Talk About It and How to Do It Safely (angle). Daedalus Publishing Company. ISBN 1-881943-12-7.
  3. MD Weiss (2006). “Working at play: BDSM sexuality in the San Francisco Bay area”, Anthropologica 48 (2), p. 229–246. doi:10.2307/25605313. 

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ageplay en la angla Vikipedio.