Aĥmed Ĥabibi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aĥmed ĤABIBI (naskiĝis la 18-an de septembro 1893 en la vilaĝo Janasal apud Tetjuŝi (Tatario) estis tataro, sovetiano, instruisto kaj redaktoro kaj propagandisto de Esperanto inter tataroj kaj baŝkiroj.

Ĥabibi estis Esperantisto de 1914. Ĉefo de Baŝkiria Literaturadministrejo en Ufa, membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU), sekretario de Baŝkira komitato de SEU.