Aŝot G. Abrahamjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŝot G. Abrahamjan
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1903 (1903-01-31)
Morto 30-an de aprilo 1983 (1983-04-30) (80-jaraĝa)
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Aŝot Garegini ABRAHAMJAN (armene: Աշոտ Գարեգինի Աբրահամյան; 31-an de januaro 1903 - la 30-an de aprilo 1983) estis sovetia armena historiisto.

Abrahamjan naskiĝis en la vilaĝo Keĉut. Post studado en armena lernejo en Naĥiĉevano kaj Gevorgjan Teologia Seminario en Eĉmiadzin, li laboris kiel pastro inter 1920 kaj 1926. Li studis historion ĉe Erevana Ŝtata Universitato, diplomiĝante en 1933. Ekde 1938 ĝis sia morto li instruis ĉe la universitato en diversaj pozicioj.

Liaj esploraj areoj inkludis la verkojn de mezepokaj armenaj akademianoj kiel Anania Ŝirakaci, Hovhannes Imastaser. En 1944 li publikigis la unuan kompletan kolekton de verkoj de Ŝirakaci post jaroj da esplorado ĉe Matenadarano.

Li mortis en Erevano.