Aŝur-ubalit la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aŝur-ubalit la 1-a, filo de Eriba-Adad la 1-a, estis reĝo de Asirio, kiu laŭ la listo de asiriaj reĝoj regis dum 36 jaroj. Dum lia regotempo inter la jaroj 1353 kaj 1318 antaŭ nia erao, Asirio transprenis la hegemonion super Mezopotamio.

Lia patro Eriba-Adad la 1-a (regotempo inter la jaroj 1380 kaj 1354 antaŭ nia erao) principe liberigis Asirion el la dependeco de la regno de la hitita vasaloŝtato MitanoHanigalbat, sed lia armeo en la nordo plu devis forte batali kontraŭ la mitana armeo, por firmigi la asirian regadon en Supra Mezopotamio.

Antaŭe: reĝo de Asirio Poste:
Eriba-Adad la 1-a Enlil-nirari