Tukulti-Ninurta la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tukulti-Ninurta la 1-a inter la jaroj 1233 kaj 1197 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio. Li sukcesis signife ampleksigi la potencon de la regno Asirio.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tukulti-Ninurta la 1-a konstruis novan ĉefurbon, Kar-Tukulti-Ninurta. Ĝi situis ĉe la orienta bordo de la rivero Tigriso proksime de la antaŭa ĉefurbo Aŝuro. La nova metropolo ricevis potencajn fortikaĵajn remparojn, plurajn palacojn (inter ili la palaco é-gal me-ŝár-ra) kaj templon de la dio "Aŝuro" (é-kur me-xár-ra).

Dum la konstruo de la nova ĉefurbo, Tukulti-Ninurta la 1-a utiligis multnombrajn deportitojn, inter ili homoj de la popoloj kasitoj (el Babilonio), subareoj, el la landoj Nairi, Katmuhi, Alŝe, Purulumzi kaj Amadani.

Fine de sia regotempo li ankaŭ ordonis ampleksigi la fortikaĵan sistemon de la remparoj de la urbo Aŝuro.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Tukulti-Ninurta la 1-a nomis sin Ŝar māt Karduniaŝ (reĝo de Babilonio) kaj portis la babiloniajn titolojn Ŝamŝu kiŝat niŝē „suno de ĉiuj popoloj“, Ŝar māt Sumeri u Akkadî (reĝo de Sumero kaj Akado), Ŝar kibrātt arbaʿi „reĝo de la kvar mondaj bordoj“ kaj niŝīt dAŝur u dŜamaŝ „favorato de [la dioj] de Aŝur kaj Ŝamaŝ“. „Suno de ĉiuj pololoj“ li ankaŭ nomis sin post la fino de la rekta regado en Babilonio.

Rilatoj al la hititoj[redakti | redakti fonton]

Jam dum la unua jaro de sia regado la armeo de Tukulti-Ninurta transiris la riveron Eŭfrato kaj laŭ siaj militaj raportoj, kiuj konserviĝis sur du alabastrajn tabuloj, deportigis 28.800 hititojn al Asirio. Dum la pli postaj jaroj de lia regado la rilatoj al la hititoj estis plejparte pacaj. La asiria armeo anstataŭe koncentriĝis konkeri la montarojn oriente de la rivero Tigriso, pli poste la okcidente limajn landojn Subartu, Katmuhu kaj Alzi, kaj fine atakis la landojn Niari en la nordo.

Venko super Babilonio[redakti | redakti fonton]

La milito kaj finfine la venko de Tukulti-Ninurta super la reĝo de la kasitoj en Babilonio estas priskribata en la tiel nomata "Tukulti-Ninurta-eposo". Ĝi konserviĝis sur pluraj argilaj tabuloj, kies sinsekvo ne ĉiam tute klaras.

La reĝo komence atakis la malamikan armeon pinte de la asiria armeo en sia armea ĉaro, kvankam li devis turni la ĉaron kaj fuĝi. Poste li tamen fanfaronis, ke li kaj sia armeo estas nekompareble pli fortaj kaj atakemaj, kaj la babilonia reĝo Kaŝtiliaŝ la 4-a (regotempo 1227 ĝis 1220 antaŭ nia erao), en neniu fortikaĵo trovos ŝirmon de la potenca asiria armeo, negrave kiom da oferoj li ofertos al la dioj.

Antaŭ la decida batalo Kaŝtiliaŝ dube demandas la aŭgurantojn, dum Tukulti-ninurta memcerte preĝas al la dio Ŝamaŝ kaj memorigas pri ties alianco kun la prauloj de la asiria reĝo. En la batalo mem la asirianoj alvokas la militan diinon Iŝtar, kaj laŭ la eposo la dioj mem partoprenas en la batalo: Iŝtar sonigas la liron, por ekscitigi la asiriajn soldatojn al furioza batalemo, la dio Adad ĵetas venton kaj ŝtormon kontraŭ la malamika armeo, kaj la dio Baalo fajron. La asiriaj soldatoj laŭ la eposo estas tiom ekscititaj, ke ili forĵetas la kirasojn kaj kun nuda brusto atakas la babilonianojn.

Post la milito Tukulti-Ninurta kontrolis la tutan regionegon Mezopotamio, ĝis la Persa Golfo. La asiria reĝo detruis Babilonion, rabis la statuon de la dio Marduk de tie, kaj transportigis la statuon de la dio Aŝuro el la urbo Aŝuro al Kar-Tukulti-Ninurta. La altaj nobeloj de Asirio ŝajne juĝis tiujn agojn sakrilegio kaj fine sukcesis puĉi kontraŭ Tukulti-Ninurta. Li estis malliberigita de sia filo Aŝur-nasir-pal kaj fine estis mortigita. Lia posteulo iĝis alia filo, Aŝur-nadin-apli.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. Campbell Thompson: The Epic of Tukulti-Ninurta. En: The Annals of Archaeology and Anthropology. Volumo 20, paĝoj 116 kaj sekvaj
  • R. Campbell Thompson: The Excavations on the Temple of Sabu at Nineveh. En: Archaeologia NS. 1926, paĝoj 128 kaj sekvaj
  • G. Lambert: Three Unpublished Fragments of the Tukulti-Ninurta Epic. En: Archiv für Orientforschung. Volumo 18, paĝoj 38 kaj sekvaj
  • P. C. Craigie: The Song of Deborah and the Epic of Tukulti-Ninurta.. En: Journal of Biblical Literature. Volumo 88/3, 1969, paĝoj 253-265.
  • A. T. Olmstead: History of Assyria. Novjorko kaj Londono 1923
  • H. Klengel: Geschichte Syriens im 2. Jahrtausend v.u.Z. Berlino 1967/69.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe: reĝo de Asirio Poste:
Ŝulmanu-aŝared la 1-a 1233 kaj 1197 antaŭ nia erao Aŝur-nadin-apli