Aŭgito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭgito en Val di Fassa, Trentino.

Aŭgito estas la plej ofta piroksena mineralo, silikato de kalcio, magnezio, fero, titano kaj aluminio. Ĝi troviĝas ĉefe en bazaltoj, gabroj, andezitoj kaj aliaj malhelaj magmaj rokaĵoj kiel dika, tavola kristalo. Ĝi aperas eĉ en bazaltaj rokaĵoj de la Luno kaj bazaltaj meteoritoj. La aŭgitoj - konsiste similaj al diopsido - estas troveblaj en metamorfaj rokaĵoj kiel en marmoroj.

Ĉar oni apenaŭ povas distingi inter la diopsidhedenbergita vico kaj la aŭgito, ĉar inter ili estas kontinua kemia similiĝo. Tiel oni uzas la esprimon aŭgito por ĉiu monoklin-simetria piroksena mineralo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]