Aŭtokodoj en Kataro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nunaj licencplatoj de Kataro estis lanĉitaj en decembro 2011. Ili montras stiligitan flagon de Kataro kun blanka surskribo QATAR en latina alfabeto sur la maldekstra rando bazita sur la aŭtokodoj en Eŭropo. La landnomo sekvas sur blanka fono en araba alfabeto (arabe قطر, "Qatar", DMG Qaṭar). La registriĝo mem konsistas el ses ciferoj. Ekzistas ankaŭ holograma sigelo sur la plato, kies celo estas malfaciligi falsigon[1]. Kataraj licencplatoj estas eldonitaj en usona grandeco kaj eŭropa norma grandeco (520 × 110 mm).

De 1997 ĝis 2011, la signoj ankaŭ havis nigran skribon sur blanka fono. Ili unue montris la landnomon en araba alfabeto kaj duciferan nombron kiu kodis la veturilo-tipon. ٠١ (01) signifis privatajn veturilojn. La registrado mem konsistis el maksimume ses ciferoj, kiuj aperis sur la licencplato en araba kaj latina alfabetoj. Estis ankaŭ glumarko sur la licencplato kiu deklaris la maksimuman validecon de la registrado en araba alfabeto.

Inter 1983-1997 licencplatoj kun verda fono estis uzitaj. La platoj estis dividitaj en kvar kampojn, kun la landnomo kaj veturilo-tipo ĉiam prezentiĝantaj sur la maldekstra flanko en la araba kaj la angla (QATAR). La registra numero konsistanta el maksimume ses ciferoj estis montrita dekstre.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kfz-Kennzeichen (Katar) en la germana Vikipedio.