Aba (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, AbaAbo (helene Ἄβα, latine Aba) estis najado, nimfo rilanta a fonto aŭ puto en la urbo Ergisko, en Kikonio (orienta Trakio).

Supozeble ŝi estis filino de la dio de la rivero Evroso, kiu trafluas la regionon. El sia amrilato kun Pozidono ŝi naskis Ergiskon, el kiu devenas la nomo de la urbo laŭ la Suido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Aba ĉe Theoi.com