Abatejo Glastonbury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abatejo Glastonbury

Glastonbury Abbey (Abatejo) en Glastonbury, Somerset, Anglio, nun prezentas sin kiel "tradicie la plej malnova supertera kristana kirko de la mondo" situante "en la mistika lando de Avalon" per datumo de la trovo de komuno da monaĥoj el la jaro 63, la legenda vizito de Jozefo de Arimateo, kiu supozeble alportis la Sanktan Gralon kaj plantis la Glastonbury Thorn-on (kratago).

La abatejo, kies restaĵoj ankoraŭ videblas, fondiĝis en la 7a jarcento. Ĉirkaŭ la abatejo evoluis la urbo, kiu multparte dependis de la abatejo por sia prospero.

En la 10a jarcento Sankta Dunstano enkondukis la benediktanajn regulojn en la abatejon. Du anglosaksaj reĝoj entombiĝis en la abatejo: Edmundo la 1-a (946) kaj Edmundo Ironside (1016). La abatejo riĉegiĝis.

En 1077 sekvantoj de la normanda abato Thurstin mortigis monaĥojn tuj apud la ĉefa altaro. Pro tio, oni senpostenigis Thurstin.

Post la trovo de supozita tombo de Reĝo Arturo kaj Ginevra, la abatejo iĝis eĉ pli riĉa. En la 14a jarcento nur la Abatejo Westminster pli riĉis. Laŭdire, en la frua 16a jarcento, se la abatino de Shaftesbury kaj la abato de Glastonbury estus povinta geedziĝi, ili estus estinta pli riĉaj ol la reĝo mem. La reĝo Henriko la 8-a fermis la abatejon en 1539 kaj konfiskis ĝiajn riĉaĵojn. La abaton, kiu forte kontraŭis la fermon de la abatejo, oni pendigis kiel ŝtata perfidulo sur Glastonbury Tor.

Pri legendoj rilate Glastonbury, v. Glastonbury.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.thebookofdays.com/months/dec/25b.htm greke http://www.fordham.edu/halsall/source/h8-glastonbury.html

Ŝablono:LigoLeginda