Abdullah al-Hamid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abdullah al-Hamid
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1950 (1950-07-12)
en Burajda
Morto 24-an de aprilo 2020 (2020-04-24) (69-jaraĝa)
en Medicina Komplekso Reĝo-Saudo
Mortokialo apopleksio
Lingvoj araba
Ŝtataneco Sauda Arabio
Alma mater Al-Azhar-universitato
Familio
Frat(in)oj Issa al-Hamid • Abdulrahman al-Hamid
Okupo
Okupo homrajta aktivulo • poeto • verkisto
TTT
Retejo https://abubelal1951.blogspot.com/
vdr

Abdullah al-Hamid (arabe عبد الله حامد علي الحامد, naskiĝis la 12-an de julio 1950 en Burajda, mortis la 24-an de aprilo 2020 en Rijado) estis sauda poeto, profesoro pri la araba lingvo kaj homrajta aktivulo en Sauda Arabio. En 2018 al li kaj al du samlandanoj estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. La premiintoj eksplicite laŭdis la tri honorigitojn pro la "viziaj kaj kuraĝaj klopodoj, gviditaj de universalaj homaj-rajtoj-principoj, por reformi la totalisman politikan sistemon en Sauda Arabio".

Li estas kunfondinto de la Saud-arabia Asocio pri Civilaj kaj Politikaj Rajtoj kaj estis malliberigita plurajn fojojn pro postulado de la establado de konstitucia monarkio en Saud-Arabio.

En majo 2005, d-ro Abdullah al-Hamid estis kondamnita al sep jaroj en malliberejo por "montri malkonsenton kaj malobei al la reganto" post postulado de reformoj. Li estis pardonita kaj liberigita la 8-an de aŭgusto 2005.

En 2008, al-Hamid servis kvarmonatan prizonadon por "incito protesti" post apogado de manifestacio de virinoj kiuj protestis kontraŭ la aresto de parencoj. La manifestacio okazis antaŭ la malliberejo de la urbo Burajda en centra Sauda Arabio. Manifestacioj en la regiono Ŝarkija de membroj de la ŝijaisma minoritata grupo, postulantaj la liberigon de kaptitoj, foje fariĝis mortigaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]