Abrahamo Zbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abrahamo Sender Zbar
אברהם סנדר צבר
jen en konata foto dekstre fine de la 1920-aj jaroj kun Jakobo Ŝapiro apud li
jen en konata foto dekstre fine de la 1920-aj jaroj kun Jakobo Ŝapiro apud li
Persona informo
Naskiĝo proksimume en 1900
en Bjalistoko, Rusia Imperio
Morto nekonata
en Aŭstralio (probable), eble en Melburno
Loĝloko Bjalistoko, ekde la 1930-aj jaroj en Aŭstralio
Nacieco judo
Ŝtataneco Rusia ImperioPollando
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj eldonisto, esperantisto
vdr

Abrahamo Sender Zbar - hebree אברהם סנדר צבר - naskiĝis proksimume en 1900, mortis je nekonata dato kaj loko,[1] probable en Aŭstralio) estis esperantlingva eldonisto kaj juda bjalistoka esperantisto. Li almenaŭ post la unua mondmilito fervore aktivis en la Esperanto-societo en Bjalistoko, fondita en 1910, kaj funkciigis librejon por esperantaj verkoj en la strato Sienkiewicza 20.[2] En tio li proksime kunlaboris kun la ĵurnalisto kaj same eldonisto Jakobo Ŝapiro, malmultajn jarojn pli aĝa, kiu estis proksima amiko. Dum la 1930-aj jaroj Aleksandro sukcesis elmigri al Aŭstralio,[2] kontraŭe al multaj aliaj judaj esperantistoj de Bjalistoko, kiuj iĝis viktimoj de la Holokaŭsto. Tie li interalie en Melburno starigis "Bjalistokan Centron".[2]

La murpentraĵo en Zamenhofa strato 26 kun Jakobo Ŝapiro kaj Abrahamo Zbar ĉe la 1-a kaj Ludoviko Zamenhof ĉe la dua etaĝo

Danke al fervora agado de li kaj multaj aliaj bjalistokanoj la lingvo en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj iĝis populara kaj videbla en Bjalistoko. En pola esperanta adresaro de tiu periodo oni trovas 300 adresojn de Bjalistokanoj, pro tio Bjalistoko iĝis la tria - post Varsovio kaj Krakovo - centro de Esperanto. Propagando funkciis ankaŭ inter komercistoj, kiuj metis en vitrinojn de siaj entreprenoj tabuletojn kun la surskribo Ĉi tie oni parolas Esperanton kaj publikigis reklamojn en la lingvo internacia.

En la nova murpentraĵo ĉe la strato Zamenhofa, montranta bjalistokajn esperantistojn en fenestro kaj sur balkonoj, troviĝas ankaŭ li sidanta sur la fenestrobreto kun sia amiko kaj spektanta preterpasantojn. La murpentraĵon oni faris surbaze de malnova, samaspekta foto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.