Acquaviva (San-Marino)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Acquaviva
Flago Blazono
Administrado
Lando San-Marino
Poŝtkodo SM-47892
Telefona antaŭkodo el Italio kaj Vatikano: 0549,
el aliaj landoj: +378
Demografio
Loĝantaro 1812
Loĝdenso 345,3 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Acquaviva (San-Marino))Koordinatoj: 43°57′N 12°25′O  /  43.95°N, 12.417°O / 43.95; 12.417 (Acquaviva (San-Marino))
Alto 457 m
Areo 4,86 km²
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Acquaviva [akŭaviva] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 4,86 km² kaj, laŭ takso de 2006, 1812 loĝantojn. Situante okcidente en la lando ĝi limas al la municipoj Borgo Maggiore kaj urbo San-Marino kaj al la italaj municipoj San Leo (provinco Pesaro e Urbino) kaj Verucchio (provinco Rimini).

Ĝia nomo ("viva akvo") devenas de grava fonto piede de monteto Montecerreto. Sur tiu monteto iam leviĝis la kortego de Stirvano, kie en 885 estis redaktita la Placito Feretrano, la plej malnova dokumento de la respubliko San-Marino. Legendo diras, ke la roko Baldasserona estis la unua rifuĝejo de sanktuloj Marino kaj Leo.

Ĉe Acquaviva, proksime al la itala landlimo, situas Gualdicciolo, kie oni produktas la pliparton de la sanmarinaj likvoroj.

En la teritorio de Acquaviva ekzistas la konata motorcikla konkursejo de Baldasserona. La municipo havas ankaŭ futbalan teamon, kiu nomiĝas S. S. Virtus.

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj