Adolesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buntaj adoleskantoj en Oslo, Norvegio.
'Adolesko' povas esti ankaŭ: originala romano


Adolesko [1] estas transira fazo en homa vivo inter infaneco kaj plenkreskeco. La nomo devenas de la latina vorto adolescentia, de adolescere kiu signifas kreski. Aliaj esperantaj terminoj inkluzivas Maturiĝanteco, Adoleskanteco, kelkfoje preferita al Adolesko; Aŭ kun diferenco inter genroj: Iniĝeco kaj Viriĝeco aŭ kun pli ĝenerala vidpunkto kiu entenas homojn kaj plantojn: Kreskeco

La hormona kreskado de adoleskaĝo kaŭzas malstabiligadon de la infanaĝa ekvilibro kiu skuas la tutan personecon. Tiu fazo estas karakterizita de ŝanĝoj fizikaj (pubereco kaj fino de la korpa kresko), emociaj (modifo de la rilata vivo, komenco de la kutimo koramikiĝi), mensaj (ekkompreno de la vivo kaj de sia vivo) kaj psikaj (identeca esplorado, grada akirado de aŭtonomio).

En multaj kulturoj, tiu aĝo estas festita de inicaj ritoj. En Japanio, ekzistas feria tago en januaro pri la transiro al plenkreskeco: 成人式

Difino laŭ la landoj

Laŭ fizika vidpunkto, la adoleskaĝo komencas ekde la unuaj signoj de pubereco. Laŭ tiu senco, ĝi estus malsama por la knaboj aŭ por la knabinoj kaj eĉ malsama por ĉiuj individuoj. Komune oni rigardas la esprimon Adolesko taŭga por specifa aĝo, depende de la nivelo en lernejoj aŭ ceteraj kulturaj kutimoj.

  • en Britio kaj ceteraj angloparolantaj landoj, la teenage komencas je 13 jaraĝo kaj finas je 19.
  • En Francio, ĝi korespondas al la vizitado de la liceo, t.e. de 14 ĝis 18 jaraĝo.
  • En Nederlando, oni difinas la periodon de 15 ĝis 20 jaraĝo. (fonto van Dale vortaro)
  • En Usono, oni estas adoleskanto depost 13 jaraĝa ĝis 24.

(bv aldoni landojn kaj ties adoleska difino)

Laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS), adoleskanto jaraĝas inter 10 kaj 19. [2]

Internaj ligiloj

Junaĝo: Bebeco | Infaneco | Adolesko

Piednotoj

  1. Laŭ Reta Vortaro kaj laŭ Andre Cherpillod. Ankaŭ vidu la Biografia romano de Blazio Vaha el 1987.
  2. Goodburn, Elizabeth A., kaj Ross, David A. (1995). "A Picture of Health: A Review and Annotated Bibliography of the Health of Young People in Developing Countries." Eldonita en la angla far MOS kaj UNICEF.