Adolf Friedrich Harper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Friedrich Harper
La pejzaĝisto Harper en 1783
La pejzaĝisto Harper en 1783
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1725 (1725-10-17)
en Berlino
Morto 23-an de junio 1806 (1806-06-23) (80-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Harper
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr

Adolf Friedrich HARPER (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1725 en Berlino, mortinta la 23-an de junio 1806 samloke) estis germana pejzaĝpentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo kaj disĉiplo de la prusa registarpentristo Johann Harper li vojaĝis post la morto de la patro en Franclandon kaj Italujon. Tie li trejnitis ĉe Richard Wilson kaj faris multajn studojn laŭnaturajn. En la jaro 1756 li dungitis fare de la virtemberganoj. Unue li laboris ĉe la rezideja konstruado. En 1759 li nomumitis kortega pentristo kaj en 1761 profesoro ĉe la Arta akademio (ĝi starigitis la saman jaron fare de Duko Karlo). La akademio poste kunfandiĝis kun la Alta Karla Lernejo (Hohe Karlsschule). En 1784 li ankaŭ iĝis galeria direktoro. Ekde 1798, post la retiriĝo, li pasigis la lastajn jaroj en la naskiĝurbo Berlino.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Harper, kiel multaj aliaj, tro frue kaj tro haste dungitis fare de duko Karlo por multaj grandaj aferoj (simila sorto trafis ekz. Reinhard Ferdinand Heinrich Fischer kaj Nicolas Guibal). Sekve li ne havis sufiĉe da tempo por disvolviĝo. Kelkfoje la tiel dungitaj artistoj ankaŭ reevoluis. Goeto nomis lin modela pejzaĝpentristo. Tamen, li devis pentri amason da aliaj aferoj, ekz. porteatrejaĵojn, aĵpentraĵojn, plafonojn (helponte Guibal). Li mem plende rimarkis certan mekanikecon kaj troan konvencion ĉe artofarado. Krome li kritikis la durecon de siaj koloroj. Tamen liaj ankoraŭ konserviĝintaj pejzaĝaĵoj en virtembergaj kasteloj havas multon da intersaj motivoj kaj imitindan teknikon. Senteblas ke li lernis en Romo ĉe la plej bonaj tradiciuloj. Kiel profesoro li influis multajn disĉiplojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo "Harper, Adolf Friedrich" fare de August Wintterlin, en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 10 (1879), p. 617, kio legeblas interrete tie ĉi.