Adolph Occo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolph Occo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1446 (1446-11-30)
en Osterhusen
Morto 24-an de julio 1503 (1503-07-24) (56-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Okupo
Okupo kuracisto
vdr
Epitafo de Adolph Occo en la klostro katedrala de Augsburg

Adolph OCCO (naskiĝinta en 1447 en Hinte-Osterhusen, mortinta la 24-an de julio 1503 en Augsburg) estis germana kuracisto kaj humanisto. Li ne konfuziiĝu kun la samnomulo Adolph Occo (1524-1606).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Originante el riĉa familio li studis medicinon kaj estiĝis en 1488 persona kuracisto de grafo Filipo (Palatinato) - de kiu li estis ricevinta rekomendan leteron jam en 1485. Per tio li kontaktis Johann von Dalberg, la episkopon de Worms, kies inklinon je humanismaj studoj Occo ankaŭ havis. El letero adresita de Johano Reuchlin al Dalberg el la 1489-a jaro oni povas konkludi ke li faris studojn de la helena lingvo kune kun Occo.

En 1491 Occo estis kuracisto de Sigismondo de Aŭstrio en Innsbruck. El protokoloj de la medicinistaro de Augsburg oni lernas ke Occo translokiĝis ĉirkaŭ la jaro 1494 al Augsburg kie li ekpraktikis kiel kuracisto. Lia agado ŝajne furoris tiuloke. Estante plena de agademo kaj profesia kapablo li mortis subite en 1503.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Occo ne nur gravis kiel kuracisto sed ankaŭ kiel humanisto havante scion ne nur de la latina sed ankaŭ de la helena lingvo (tiutempe malofta afero). Conrad Celtis laŭdis lin kiel poeton - same kiel faris tion ankaŭ Rudolf Agricola kaj Theoderich Ulsenius. Occo amike interŝanĝis siajn konojn kun Celtis kaj Reuchlin. En la reuchlin-a leterkolekto troviĝas ankaŭ du skribaĵoj de Occo. La biblioteko ampleksa de Occo estis malferma ankaŭ por aliaj sciencemuloj. Estante needzina li heredigis ĉion al sia nevo Pompeius Occo, tial ke la libraro venis al Amsterdamo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jacob Brucker: Historia vitae Adophorum Occorum, Lepsiko 1734. p. 27–33
  • L. Geiger (eld.): Johann Reuchlin’s Briefwechsel, Tübingen 1885
  • Bibliothek des litterarischen Vereins in Stuttgart, Bd. CXXVI) p. 24. 31. 42
  • Zeitschrift für die Geschichte des Oberrheins. Bd. II. Karlsruhe 1851. p. 273-275
  • Vierteljahrsschrift für Kultur und Litteratur der Renaissance. Jahrgang I. Leipzig 1886. p. 500–501

Fonto[redakti | redakti fonton]

Artikolo Occo de Hermann Arthur Lier en: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, Band 24 (1887), p. 126–127, kio legeblas tie chi interrete.