Adrian Leftwich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adrian Leftwich
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1940 (1940-01-01)
Morto 2-an de aprilo 2013 (2013-04-02) (73-jaraĝa)
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Kaburbo vd
Familio
Infanoj Benjamin Francis Leftwich vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Adrian LEFTWICH (1940 – 2a de Aprilo 2013) estis blankula sudafrika studentestro aktiva en la komencaj 1960-aj jaroj en la lukto kontraŭ-apartismo.[1] Li venis en Brition, kie li estis elstara akademiulo en la pripolitika departemento de la Universitato de York.[2]

Estante 24jaraĝa li estis engaĝiĝinta en rezista movado, sed estis arestita, kaj minacita je torturo, li denoncis kamaradojn, kiuj estis siavice arestitaj kaj enprizonigitaj. Premie li estis liberigita kaj sendita ekzile al Britio. Kelkaj kamaradoj, kiuj suferis pro lia denonco, jarojn poste reamikiĝis al li; kelkaj aliaj ne.[3][4]

Kadre de sia akademia verkado pri politiko Adrian Leftwich faris sian difinon prie:

Citaĵo
 "Politiko enhavas ĉiujn aktivecojn de kunlaborado, negocado kaj konflikto ene kaj inter socioj, per kiuj homoj klopodas organizi la uzadon, produktadon aŭ distribuadon de homaj, naturaj kaj aliaj resursoj en la fluado de la produktado kaj reproduktado de ilia biologia kaj socia vivo."[5] 

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Leftwich, Adrian (1974). South Africa: Economic Growth and Political Change: With Comparative Studies of Chile, Sri Lanka and Malaysia. St. Martin’s Press.
  • Leftwich, Adrian (1994). The Development State. University of York.
  • Leftwich, Adrian (1995). Democracy and Development: Theory and Practice. Polity Press.
  • Leftwich, Adrian (2000). States of Development: On the Primacy of Politics in Development. Polity Press.
  • Leftwich, Adrian (2004). What is Politics?: The Activity and its Study. Polity Press.
  • Leftwich, Adrian (2009). Redefining Politics, Routledge Library Editions: Political Science Volume 45. Routledge.
  • Leftwich, Adrian (2014). Introducing Politics. Polity Press.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gavin Evans (28a de Majo 2013). "Adrian Leftwich: Leading anti-apartheid activist who turned state witness - Obituaries - News". The Independent. Arkivita el la originalo la 3an de Junio 2013. Alirita la 5an de Junio 2013.
  2. Katzenellenbogen, Jonathan (5a de Aprilo 2013). "Activist turned academic dies in UK". Business Day Live. Alirita la 6an de Julio 2016.
  3. "Adrian Leftwich, The Unforgiven". Daily Maverick. 21a de Aprilo 2013. Alirita la 23an de Novembro 2019.
  4. "Hugh Lewin, anti-apartheid activist who was betrayed by his best friend – obituary". The Telegraph. 8a de Februaro 2019. Alirita la 23an de Novembro 2019.
  5. Leftwich 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]